Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

posedis, li elspezis por akvafortoj, da kiuj li havis plenan paperujon en fundo de sia ŝranko, kaj kiujn li de tempo al tempo trarigardadis kaj kalkulis kun zorgemo kaj avideco de uzuristo, kalkulanta monon. Tiun ĉi inklinon li zorge kaŝis de homoj, eble ĝuste tial, ke ĝi naskiĝis el granda malfeliĉo kaj granda amo.

Foje, pli-malpli unu jaron post morto de la edzino, li vidis ĉe antikvaĵisto malnovan gravuron, prezentantan Armido-n — kaj en la vizaĝo de Armido li rimarkis certan similecon al la vizaĝo de sia mortintino. Li tuj aĉetis tiun ĉi gravuron kaj depost tiu tempo komencis serĉadi kuprogravurojn, komence — nur prezentantajn Armidoj-n, kaj poste, laŭgrade de la plifortiĝanta inklino — ankaŭ ĉiajn aliajn.

Homoj, kiuj perdis personojn tre amatajn, devas alkroĉi sian vivon al io ajn, ĉar alie ili ne povus ekzisti. Koncerne Kamjonka-n — neniu divenus, ke tiu ĉi maljuniĝinta strangaĉulo amis iam super la vivon sian edzinon. Verŝajne, se ŝi ne estus mortinta, lia vivo fluus pli serene, pli larĝe kaj pli home. Ĉiuokaze, tiu ĉi amo supervivis en Kamjonka liajn feliĉajn tempojn, lian junecon kaj eĉ lian talenton. Pieco, kiu kun tempo ŝanĝiĝis ĉe li en kutimon, konsistantan el plenumado de eksteraj formoj, fluis ankaŭ el la sama fonto. Kamjonka ne apartenis al homoj, profunde kredantaj, li tamen komencis post morto de la edzino preĝi por ŝi, ĉar ŝajnis al li, ke tio estas la sola afero, kiun li povas por ŝi fari, kaj ke tielmaniere ankoraŭ io ligas lin kun ŝi.

Homoj ŝajne malvarmaj scias ofte ami profunde kaj konstante. Post morto de la edzino la tuta vivo de Kamjonka kaj ĉiuj liaj pensoj alkroĉiĝis ĉirkaŭ rememoroj pri ŝi kaj ĉerpis el ĝi nutron, tute same, kiel parazita