Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kreskaĵo ĉerpas nutron el trunko, sur kiu ĝi vivas. Sed el tiaspecaj rememoroj la homa kreskaĵo povas ĉerpi nur venenajn sukojn, konsistantajn el sopiro kaj grandega ĉagreno, do ankaŭ Kamjonka veneniĝadis, malrektiĝadis kaj mizeriĝadis. Se li ne estus artisto, verŝajne li ne supervivus sian perdon, sed la arto savis lin tielmaniere, ke post morto de la edzino li komencis skulpti por ŝi monumenton. Vane oni dirus al vivantoj, ke por mortintoj estas egale, en kiaj tomboj ili kuŝas. Kamjonka volis, ke al lia Zonjo estu tie belege — kaj li laboris super ŝia monumento same per la koro kiel per la manoj. Tio kaŭzis, ke li ne freneziĝis en la unua duonjaro kaj alkutimiĝis al la malespero.

La homo restis vundita kaj malfeliĉa, sed la arto savis la artiston. De tiu ĉi tempo Kamjonka ekzistis nur per ĝi. Homoj, kiuj en galerioj rigardas bildojn kaj statuojn, ne supozas, ke artisto povas servi al arto honeste, aŭ malhoneste. En tiu ĉi rilato Kamjonka estis neriproĉinda. Li ne havis flugilojn ĉe la brakoj, li posedis nur talenton iom pli grandan ol ordinara, kaj eble tial arto povis nek plenigi al li la vivon, nek rekompenci ĉiujn perdojn — sed li estimis ĝin profunde kaj estis ĉiam rilate al ĝi sincera. Dum longaj jaroj de sia profesio li neniam trompis aŭ malbonuzis ĝin, nek por gloro, nek por facila vendo, nek por laŭdoj, nek por mallaŭdoj. Li kreis ĉiam tiel, kiel li sentis. Dum siaj feliĉaj tempoj, kiam li vivis, kiel ĉiu alia homo, li sciis rakontadi pri artoaferoj tute neordinaraj, kaj eĉ poste, kiam oni komencis lin evitadi, li ofte meditis pri ili en sia soleca laborejo laŭ maniero alta kaj honesta.

Li sentis sin treege forlasita, sed estis en tio nenio mirinda. Rilatoj kun homoj devas havi ian mezan normon, Per kiu homoj eksterordinare malfeliĉaj estas esceptitaj