Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el vivo. Kaj pro la sama kaŭzo surkreskas ilin strangecoj kaj mankoj, same kiel ŝtonon, eljetitan el torento, surkreskas musko, kiam ĝi ĉesas interfrotadi sin kun la aliaj. Nun, kiam Kamjonka malsaniĝis, neniu vizitadis lian laborejon, krom helpservistino, kiu dufoje dum tago venadis boligi kaj doni al li teon. Ĉiufoje, venante, ŝi konsilis al li venigi kuraciston, sed li, timante elspezon, ne volis tion konsenti.

Fine li tre senfortiĝis, eble tial, ke li nenion prenadis en la buŝon, krom teo. Sed li jam havis emon al nenio, nek al manĝado, nek al laboro, nek al vivo. Liaj pensoj estis jam tiel velkintaj, kiel la folioj, kiujn li rigardis tra la fenestro; ili plene harmoniis kun aŭtuno, malbonvetero kaj tiuj plumbaj mallumaĵoj. Ne ekzistas pli malbonaj momentoj en la vivo ol tiuj, en kiuj homo sentas, ke kion li devis plenumi, tion li jam plenumis, kion li devis travivi — travivis, kaj ke nenio plu atendas lin en la vivo. Kamjonka preskaŭ depost dekkvin jaroj vivis en senĉesa maltrankvilo, ke lia talento elĉerpiĝas. Nun li jam estis certa pri tio ĉi kaj pensis kun ĉagreno, ke eĉ la arto lin forlasas. Krom tio li sentis senfortecon kaj lacecon en ĉiu osto. Li ne atendis baldaŭan morton, sed ne esperis pri sia resaniĝo. Ĝenerale estis en li nek unu guto da espero.

Se li nun ankoraŭ ion deziris, ĝi estis eble tio, ke la vetero pliboniĝu kaj ke la suno ekbrilu en la laborejo. Li pensis, ke tiuokaze li eble reakirus ian esperon. Ĉiam li estis tre impresema por malbonvetero kaj mallumo; ĉiam tiaj tagoj pligrandigadis lian malĝojon kaj deprimitecon — des pli nun, kiam tiu vetero, kiel ĝin Kamjonka nomis „senespera“ venis, akompanata de malsano.

Ĉiun matenon, kiam la servistino venis kun teo, Kamjonka demandis: