Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Ĉu la ĉielo ie ne klariĝas?”

„Tute ne“, respondis la gardistino, „estas tia nebulo, ke homo homon ne vidas“.

La malsanulo, aŭdinte la respondon, fermadis la okulojn kaj restadis dum longa tempo senmove.

En la korto estis ĉiam mallaŭte, nur pluvgutoj tintis egalmezure kaj monotone en defluiloj.

Je la tria horo posttagmeze fariĝadis jam tiel mallume, ke Kamjonka devis bruligadi kandelon. Kaŭze de lia senfortiĝo tio estis por li tre malfacila. Antaŭ ol li etendis la manojn, por preni alumetojn, li longe meditis, poste li malrapide etendis la brakojn, kies malgraseco, videbla tra la manikoj de la ĉemizo, plenigadis lin, kiel skulptiston, per ĉagreno kaj abomeno, poste, bruliginte la lumon, li ree ripozis senmove ĝis la vespera veno de la servistino, aŭskultante kun fermitaj okuloj la gutojn, tintantajn en defluiloj.

Strange aspektis tiam la laborejo. Flamo de la kandelo lumigadis tiam la liton kaj kuŝantan en ĝi Kamjonka-n, kuniĝante en brilantan punkton sur lia frunto, kovrita de haŭto seka kaj flava, kvazaŭ polurita. La resto de la ĉambro enprofundiĝadis en krepuskon, kiu fariĝadis ĉiumomente pli densa. Sed laŭgrade kiel mallumiĝadis ekstere, la statuoj fariĝadis ĉiam pli rozaj kaj viviĝadis. La flamo de la kandelo jen malleviĝadis, jen leviĝadis, kaj ankaŭ ili ŝajnis en tiu flagretanta lumo malleviĝi kaj leviĝi, kvazaŭ ili suprenstreĉiĝadus sur la piedfingroj, volante pli bone rigardi la vizaĝon de la skulptisto kaj konvinkiĝi, ĉu ilia kreinto ankoraŭ vivas.

Efektive estis en tiu vizaĝo ia senmoveco de morto. Sed de tempo al tempo la bluetaj lipoj de la malsanulo moviĝadis por facila movo, kvazaŭ li preĝus, aŭ malbenus sian forlasitecon kaj tiujn tedajn gutojn de humideco, kiuj