Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajnis preĝi. La malsanulo ne povis ekvidi ŝian vizaĝon; anstataŭe li vidis klare ŝian blankan kufon kaj malhelan konturon de la brakoj, iom malfortaj.

Lia koro komencis iel maltrankvile bati, kaj la kapon trakuris demandoj:

„Kiam la gardistino povus enkonduki tiun ĉi fratinon, kaj kiel ŝi eniris ĉi tien?“

Poste li ekpensis, ke li eble pro senfortiĝo havas vizion, kaj li fermis la okulojn.

Sed post momento li ree ilin malfermis.

La fratino sidis ĉiam sur la sama loko, senmove, kvazaŭ enprofundiĝinte en preĝon.

Stranga penso, konsistanta el timo kaj grandega ĝojo, komencis hirtigadi la harojn sur la kapo de la malsanulo. Io tiris kun nekomprenebla forto lian rigardon al tiu ĉi figuro. Ŝajnis al li, ke li iam vidis ŝin, sed kie kaj kiam — li ne memoris. Li eksentis nedeteneblan deziron ekvidi ŝian vizaĝon, sed ĝin ŝirmis la blanka kufo, kaj Kamjonka, mem ne sciante, kial, kuraĝis nek ekparoli, nek moviĝi, nek eĉ preskaŭ spiri. Li sentis sole, ke la sento de timo kaj samtempe de ĝojo ekregas lin ĉiam pli forte, kaj kun mirego li demandis sin mem: kio ĝi estas?

Dume plene tagiĝis. Kaj kiel belega mateno devis esti tie ekstere! Subite, sen iaj trapasoj, eniris en la laborejon lumo tiel forta kaj tiel ĝoja, kvazaŭ estus printempo kaj Majo. Ondoj de ora brilo, pliiĝante, kvazaŭ inundo, komencis plenigadi la tutan ĉambreton kaj surverŝis ĝin tiel potence, ke la marmoroj dronis kaj solviĝis en tiu heleco, la muroj miksis sin kun ĝi, poste ili tute malaperis, kaj Kamjonka troviĝis kvazaŭ en iu hela spaco sen limoj.

Subite li rimarkis, ke ankaŭ la kufo sur la kapo de