Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la monaĥino komencas perdi sian rigidecon, tremetas en la randoj, fluidiĝas, disfluas, kvazaŭ nebulo, kaj ankaŭ ŝanĝas sin en lumon.

La monaĥino turnis malrapide la vizaĝon al la malsanulo, kaj subite tiu forlasita mizeregulo ekvidis en la luma aŭreolo la konatajn, centfoje amegatajn trajtojn de sia mortintino.

Tiam li saltleviĝis de la lito kaj el lia brusto eliĝis ekkrio, en kiu estis la tutaj jaroj de larmoj, sopiro, ĉagreno kaj malespero:

„Zonjo! Zonjo!“

Kaj, ekkaptinte ŝin, li premis ŝin karese al si, kaj ŝi ankaŭ ĵetis al li la brakojn ĉirkaŭ la kolon.

Enfluadis ĉiam pli multe da lumo.

„Vi ne forgesis min“, diris ŝi fine, „do mi venis kaj elpetis por vi facilan morton.”

Kamjonka tenis ŝin senĉese en la brakoj, kvazaŭ timante, ke la beata vizio malaperos al li kune kun la lumo.

„Mi estas preta morti“, respondis li, „sed vi nur restu ĉe mi!“

Ŝi ridetis al li per anĝela rideto, kaj forprenante unu manon de lia kolo, montris per ĝi malsupren, kaj diris:

„Vi jam mortis: rigardu tien!“

Kamjonka rigardis laŭ la direkto de ŝia mano, kaj malproksime, sub la piedoj, li ekvidis tra la tegmenta fenestro la internon de sia krepuska, soleca laborejo. En ĝi, sur la lito, kuŝis lia propra kadavro kun larĝe malfermita buŝo, kiu en la flaviĝinta vizaĝo prezentis kvazaŭ nigran truon.

Kaj li rigardis tiun mizeriĝintan korpon, kvazaŭ ian fremdan aĵon. Cetere, post momento ĉio komencis perei de liaj okuloj, ĉar la ĉirkaŭanta ilin heleco, kvazaŭ puŝata de iu transmonda vento, iris ien, en senfinecon.