En la vico de maljunaj ekonomoj, garbejestroj kaj arbarestroj, la alia tipo, ĉiam pli malaperanta de supraĵo de
la tero, estas maljuna servisto. Mi memoras — dum la
tempo de mia infanaĝo ĉe miaj gepatroj servis unu el
tiuj mamutoj, post kiuj baldaŭ sole esploristoj elfosados
de tempo al tempo la ostojn en malnovaj tombejoj, en
tavoloj, dike kovritaj per forgeso. Li estis nomata Nikolao
Suhovolski kaj estis nobelo el nobela vilaĝo Suha Vola,
kiun li ofte rememoradis en siaj babiladoj. Mia patro
heredis lin de sia patro, ĉe kiu li estis soldat-ordonato dum la tempo de la napoleonaj militoj. Kiam li
venis en la servon de mia avo, li mem ne memoris,
kaj demandita pri la dato, li flaris tabakon kaj respondadis:
„Nu, mi estis ankoraŭ junulaĉo, kaj ankaŭ sinjoro la kolonelo — Dio lumu al lia animo — portis ankoraŭ la ĉemizon en la dentoj”[1].
En la domo de miaj gepatroj li faris diversajn servojn: li estis bufedestro, lakeo; somere, kiel ekonomo li iradis gardi la rikoltadon, vintre, la draŝadon; li posedis la
ŝlosilojn de la brandejo, keloj, kamero, irigadis la horloĝojn, sed antaŭ ĉio li — grumblis.
- ↑ Pola diro, signifanta preskaŭ la samon, kion „nazmukulo“.