Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiun ĉi homon mi ne memoras alia ol murmuranta. Li murmuris kontraŭ mia patro kaj patrino; mi timis lin kvazaŭ fajron, kvankam mi lin amis; en la kuirejo li malpacadis kun la kuiristo, la bufedejajn knabojn li tiradis je la oreloj en la tuta domo kaj ĉiam estis pro ĉio malkontenta. Kiam li malsobriĝis, kio okazadis konstante ĉiusemajne, ĉiuj lin evitadis, ne tial, ke li permesadis al si malpaci kun la sinjoro aŭ la sinjorino, sed ĉar kiam li iĝis pro iu malkontenta, li postiradis lin dum la tuta tago, murmurante kaj grumblante sen fino. Dum la tagmanĝo li stariĝadis malantaŭ la seĝo de mia patro, kaj kvankam li ne servis mem, li estris la servantan knabon kaj venenigadis al li vivon kun speciala pasio.

„Gapu, gapu“, li murmuris, „kaj mi vin ekgapos! Rigardu lin! — li ne povas servi rapide, sed trenas la piedojn, kvazaŭ maljuna bovino en marŝo! Flankenrigardu ankoraŭ unu fojon! Li ne aŭdas, ke la sinjoro lin vokas! Ŝanĝu teleron al la sinjorino! Kial vi malfermis la buŝaĉon, he? Vidu lin, rigardu lin!“

En la ĉetablan paroladon li ĉiam enmiksadis sin kaj ĉiam estis kontraŭ ĉio. Ofte okazis, ke la patro turnis sin de la tablo kaj diris:

„Nikolao, diru al Mateo, ke li jungu la ĉevalojn; ni veturos tien kaj tien.“

Kaj Nikolao: „Veturi? kial ne veturi? Oj jej! Ĉu ne por tio estas la ĉevaloj? Rompu ili eĉ, la kompatindaj, la piedojn sur tia vojo! Vizito estas ja vizito. La gesinjoroj ja rajtas. Ĉu mi malpermesas? mi ne malpermesas. Kial ne! La kalkulo povas atendi kaj la draŝado povas atendi. La vizito estas ja pli urĝa!“

„Neeltenebla estas Nikolao!“ ekkriis — iafoje — mia patro, senpacienciĝinte.

Kaj Nikolao denove respondas: