Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Ĉu mi diras: ke mi ne estas malsaĝa? Mi scias, ke mi estas malsaĝa. La ekonomo veturis svati sin al la princina mastrino el Nievodov, kaj la gesinjoroj ne devus veturi al la vizito? Ĉu la vizito estas malpli grava ol la princina mastrino? Kion rajtas servisto, rajtas ankaŭ la sinjoro!“

Kaj tiel tio iris ronde — sen eblo haltigi la maljunan grumblulon. Ni, tio estas mi kaj mia pli juna frato, timis lin, kiel mi diris, preskaŭ pli ol nian guverniston, pastron Ludoviko-n, kaj certe pli ol la ambaŭ gepatrojn. Por la fratinoj li estis pli ĝentila. Al ĉiu el ili li diradis „fraŭlineto“, kvankam ili estis pli junaj, sed nin li ciis sen ia ceremonio. Por mi tamen li havis specialan ĉarmon: li portis ĉiam pistonojn en la poŝo. Ofte post lecionoj mi eniris en la bufedejon, ridetis, kiel eble plej ĝentile, penis fariĝi kiel eble plej aminda, kaj diris malkuraĝe:

„Nikolao! Bonan tagon al Nikolao. Ĉu Nikolao purigos hodiaŭ la armaĵojn?“

„Kion Henriĉjo volas ĉi tie? La viŝtukon mi alzonos kaj finite!”

Kaj poste, mok-imitante min, li aldonis:

„Nikolao, Nikolao! Se oni bezonas pistonojn, — oni lin amas, sed se ne, tiam lupoj lin formanĝu! Preferinde vi lernu! Per pafado vi ne akiros prudenton“.

„Mi jam finis la lecionojn”, mi respondas preskaŭ kun ploro.

„Li finis la lecionojn, he, li finis! Li lernas, lernas, sed la kapo restas, kiel malplena tornistro. Mi ne donos kaj kvite!“ Tion ĉi parolante, li jam serĉis en la poŝoj. „Iam falos al li la pistono en la okulon, kaj tiam oni estos kontraŭ Nikolao. Kiu estas kulpa? — Nikolao. Kiu lasis lin pafi? — Nikolao.“