Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel grumblante, li iris en la ĉambron de la patro, deprenadis pistolojn, trablovadis ilin, certigadis ankoraŭ unu fojon, ke ĉio tio por nenio taŭgas, poste li bruligadis kandelon, metis pistonon sur la pulvopaton kaj lasis min celi, sed ankoraŭ tiam mi devis suferi grandan turmenton.

„Kiel li tenas la pistolon! Kiel barbiro la ilon! Vi estingos la kandelon, sed kiel maljuna preĝejservisto en preĝejo! Vi devus fariĝi pastro, reciti preĝojn!”

Tamen li instruis min sian iaman militan metion. Ofte post tagmanĝo mi kaj mia frato lernis marŝi sub lia gvidado, kaj kune kun ni marŝis ankaŭ pastro Ludoviko, kiu tion faris tre ridinde.

Tiam Nikolao flankerigardis la pastron, kaj poste, kvankam lin li plej timis kaj estimis, ne povis elteni kaj diris:

„E, via pastra moŝto marŝas ĝuste kiel maljuna bovino… Mi, kiel pli aĝa, estis plej multe sub lia komando, kaj tial ankaŭ plej multe suferis. Malgraŭ tio, la maljuna Nikolao, kiam oni donis min en lernejon, tiel ploregis, kvazaŭ okazus plej granda malfeliĉo. La gepatroj rakontis al mi, ke poste li fariĝis ankoraŭ pli granda grumblemulo kaj enuigis ilin ĉirkaŭ du semajnojn: ,Oni prenis la infanon kaj forveturigis ĝin‘, parolis li, ĝi eĉ mortu! Uu, u! Por kio li bezonas lernejon? Kvazaŭ li ne estus bienula filo! Li lernos latinaĵon? Oni volas lin fari Salomono. Kia diboĉo ĝi estas! Forveturis la infano, forveturis, kaj vi, maljunulo, vagu en anguloj, kaj serĉu tion, kion vi ne perdis! Por diablo ĝi taŭgas!” grumbladis la maljunulo.

Mi memoras — kiam mi la unuan fojon revenis por la festotempo, ĉiuj ankoraŭ dormis en la domo. Apenaŭ tagiĝadis; la mateno estis vintra, neĝa. La mallaŭton