Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

interrompis sole knarado de putsvingiloj en la vilaĝo kaj bojado de hundoj. La fenestrokovriloj en la domo estis ankoraŭ fermitaj, sole la fenestroj de la kuirejo flamis per hela lumo, roze kolorigante la neĝon, kuŝantan antaŭ la sojlo… Mi do alveturas malgaja, ĉagrenita kaj kun timo en la animo, ĉar mia unua cenzuro tute ne estis speciale bona. Simple, antaŭ ol mi konsciiĝis, alkutimiĝis al lerneja rutino kaj rigoro, mi ne sciis al mi helpi. Mi sekve timis la patron, mi timis la severan, silentan mienon de pastro Ludoviko, kun kiu mi venis el Varŝavo. El nenie do venas kuraĝigo, kiam subite mi rigardas — malfermiĝas la pordo de la kuirejo kaj la maljuna Nikolao, kun la nazo ruĝa pro frosto, vadas tra la neĝo kun potetoj da vaporanta kremo sur pleto.

Ekvidinte min, li ekkrias: „plej kara, ora sinjorido!“ kaj stariginte rapide la pleton, renversas la ambaŭ potetojn, kaptas min je la kolo kaj komencas ĉirkaŭpreni kaj kisi. Depost tiu tempo li jam ĉiam titolis min „sinjorido”.

Tamen, dum tutaj du semajnoj li ne povis pardoni al mi tiun kremon: „Oni portas trankvile la kremon“, li parolis, „kaj subite li alveturas. Ĝustan tempon li elektis…“ ktp.

La patro volis, almenaŭ promesis, doni al mi batojn por du nekontentigaj notoj, kiujn mi ricevis por kaligrafio kaj la germana lingvo; sed unuflanke miaj larmoj kaj promesoj de progreso, aliflanke interveno de mia dolĉa patrino, fine skandaloj, kiujn faris Nikolao, malhelpis tion. Pri kaligrafio Nikolao nenion sciis, kia kreaĵo ĝi estas, kaj pri puno por la germana lingvo li absolute ne volis aŭdi:

„Ĉu li estas iu luterano aŭ germano“, li parolis. „Ĉu sinjoro la kolonelo sciis paroli germane? aŭ ĉu vi mem,