Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjoro — li turnis sin al mia patro — scias? Kiam ni renkontis germanojn sub… kiel ĝi estas nomata?…
sub Leipzigo kaj diablo scias, kie ne — ni tute ne parolis al ili germane, kaj ili tuj montris al ni dorsojn kaj sufiĉe“.

La maljuna Nikolao havis ankoraŭ unu econ. Li malofte rakontadis pri sia iama militado, sed kiam li komencis babili en neordinaraj momentoj de bonhumoro, li mensogis, kvazaŭ por tio speciale dungita. Li ne faris tion pro malbona fido; eble en lia maljuna kapo faktoj miksis sin unuj kun aliaj kaj kreskis ĝis fantasteco. Ĉion, kion li aŭdis pri militaj aventuroj el tempo de sia juneco, li koncernigis al si mem kaj al mia avo, la kolonelo, kaj mem sankte kredis tion, kion li rakontis. Ofte en la garbejo, gardante servutulojn, draŝantajn grenon, li komencis rakontadi al ili tiel fervore, ke la vilaĝanoj ĉesis la laboron, kaj apoginte sin sur la draŝiloj, aŭskultis kun larĝe malfermitaj buŝoj liajn rakontojn. Tiam li ordinare rekonsciiĝadis kaj kriis:

„Kial vi celas al mi la buŝojn, kvazaŭ kanonojn, he?“

Kaj denove ili draŝis: lupu cupu, lupu cupu! Oni aŭdis dum certa tempo resonon de la draŝiloj, batantaj la pajlon; la maljunulo silentis, sed post momento rekomencadis:

„Mia filo skribis al mi, ke li fariĝis generalo ĉe reĝino Palmiro. Estas al li tie bone, li ricevas grandan salajron, nur estas grandegaj frostoj ktp.“

Paranteze dirante, la maljunulo ne havis admirindajn infanojn. Li havis efektive filon, sed tiu estis granda sentaŭgulo, kiu, plenaĝiĝinte, faris multe da malbono kaj fine iris en la mondon kaj pereis sen ia scio; lia filino, siatempe laŭdire mirinda belulino, amaĵis kun ĉiuj oficistoj, kiuj estis en la vilaĝo, kaj fine, naskinte filinon,