Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mortis. Tiu filino nomis sin Hanjo. Ŝi estis mia samaĝulino, bela, sed malsanema knabineto. Ofte — mi memoras, ni ludis soldatojn: Hanjo estis tamburisto kaj urtikoj — niaj malamikoj. Ŝi estis bona kaj kvieta, kiel anĝelo. Ŝin renkontis malfacila sorto en la vivo, sed tio estas jam rememoroj, kiuj ne apartenas al la rakonto.

Mi do revenas al la rakontoj de la maljunulo. Mi mem aŭdis lin rakontantan, ke kiam foje furioziĝis ulanaj ĉevaloj en Mariampolo, dekok miloj da ili enfalis subite tra urblimo en Varŝavo-n. Kiom da homoj ili tredis! kiel terura tago ĝi estis, antaŭ ol oni ilin kaptis, oni povas imagi!

Alifoje li rakontis jam ne en la garbejo, sed al ni ĉiuj en la domo, kio sekvas:

„Ĉu mi bone militis? kial mi ne devus bone militi. Iam — mi memoras — estis milito kun Aŭstroj. Mi staras en la vico — nu! en la vico, mi diras, kaj subite alrajdas al mi la ĉefkomandanto — mi volas diri: de Aŭstroj, de la malamikoj, kaj diras: „He vi, Suhovolski, mi konas vin! Se ni vin kaptus, ni finus la tutan militon.“

„Kaj ĉu pri la kolonelo li nenion diris?“ demandis mia patro.

„Kompreneble!“ mi ja diris klare, „ke, li diris, vin kun la kolonelo.“

Pastro Ludoviko senpacienciĝis kaj diris:

„Sed vi ja mensogas, Nikolao, kvazaŭ vi ricevadus por tio apartan salajron.“

La maljunulo malsereniĝis kaj estis insultonta, sed ĉar li la pastron timis kaj estimis, li silentis, kaj post momento, volante iel moderigi la aferon, parolis plu:

„La samon diris al mi ankaŭ pastro Sieklucki, la kapelano. Kiam mi foje ricevis de Aŭstro bajonetan puŝon