Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sub la dudekan, — mi volis diri sub la kvinan ripon, estis kun mi malbone. Ha, mi pensas, oni devas morti, mi do konfesas al Dio Ĉionpova miajn pekojn antaŭ pastro Sieklucki, kaj pastro Sieklucki aŭskultas, aŭskultas, kaj fine diras: „Pro Dio, Nikolao, vi ja ĉion mensogis!“ Kaj mi respondis: „povas esti, sed mi plu jam ne rememoras“.

„Kaj oni sanigis vin?“

„Oni sanigis, oni sanigis. Oni min ne sanigis. Mi mem min elkuracis. Mi miksis du pistonojn da polvo en kvaronkvarton da brando, glutis antaŭ nokto kaj leviĝis la sekvantan tagon sana, kiel fiŝo.“

Mi elaŭskultus pli multe da tiuj rakontoj kaj notus pli multe da ili, sed pastro Ludoviko, mi ne scias cetere, kial, malpermesis al Nikolao „ĝis resto — kiel li diris — turnigi al mi la kapon“. La kompatinda pastro Ludoviko, kiel pastro kaj trankvila loĝanto de vilaĝo, ne sciis, ke unue, al ĉiu junulo, kiun tempesto elĵetas el trankvila hejma angulo sur vastan arenon de l’ vivo, devas ofte turniĝi en la kapo, kaj due, ke ne maljunaj servistoj kaj iliaj rakontoj, sed iu tute alia turnigas la kapon.

Cetere, la influo de Nikolao je ni ne povis esti malutila, ĉar kontraŭe, la maljunulo mem zorgis pri ni kaj pri nia konduto tre pene kaj severe. Li estis homo en la plena signifo de tiu vorto — konscienca. El la soldataj tempoj restis al li unu tre bela eco, tio estas la konscienceco kaj precizeco en plenumado de ordonoj. Mi memoras — unu vintron lupoj komencis fari ĉe ni grandajn difektojn kaj kuraĝiĝis tiugrade, ke ili eniradis nokte kelkope aŭ dekkelkope en la vilaĝon. La patro, mem fervora ĉasisto, volis aranĝi ĉason; kaj ĉar li deziris, ke la komandon de la ĉaso prenu nia najbaro, sinjoro Ustŝicki, fame konata ekstermisto de lupoj, li skribis al li leteron, poste vokis Nikolao-n kaj diris: