Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„La farmisto veturas en la urbon; Nikolao, veturu kun li, haltu dumvoje en Ustŝico kaj donu la leteron al la sinjoro. Sed nepre kunportu la respondon; sen la respondo ne revenu.“

Nikolao prenis la leteron kaj veturis kun la farmisto. Vespere la farmisto revenis sola: Nikolao forestas. La patro pensis, ke eble li restis por la nokto en Ustŝico kaj revenos la sekvantan tagon kune kun nia najbaro. Dume pasas la tago — Nikolao forestas. Pasas la dua — li forestas; pasas la tria — li forestas. Oni serĉas kaj povas trovi nenian postsignon. Oni sendas senditon en Ustŝicon. En Ustŝico oni diras, ke li venis, ne trovis la sinjoron, ke li demandis, kie li estas. Poste li prunteprenis de la lakeo kvar rublojn kaj iris, oni ne scias, kien. Vane ni penis diveni, kion tio ĉi povus signifi. La sekvantan tagon revenis senditoj el aliaj vilaĝoj kun sciigo, ke ili nenie lin trovis. Ni do jam komencis lin priploradi, kiam la sesan tagon vespere — la patro ĝuste donadis disponojn en la kancelario — li aŭdas subite ekster la pordo frotadon de piedoj, tusetadon kaj duonvoĉan murmuradon, laŭ kiu li tuj ekkonis Nikolao-n.

Ĝi estis efektive Nikolao, frostiĝinta, mizeriĝinta, laca, kun glacipendaĵoj sur la lipharoj, preskaŭ nesimila al si mem.

„Nikolao! Pro Dio! Kion vi faris dum tiom da tempo?!“

„Kion mi faris, kion mi faris“, murmuras Nikolao. „Kion mi devis fari? Mi ne trovis la sinjoron en Ustŝico, mi veturis en Bzinon. En Bzino oni diris al mi, ke tio taŭgis por nenio, ĉar sinjoro Ustŝico veturis en Karolovko-n. Mi ankaŭ veturis. En Karolovko li jam ankaŭ forestis. Ĉu li havas devon longe restadi en fremdaj hejmoj? Ĉu li ne estas sinjoro? Piede li ja ne iradas. Mi prave diras. El Karolovko mi iris en la urbon,