Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉar oni diris al mi, ke la sinjoro estas en la distriktoficejo. Sed kian aferon li havus en la distriktoficejo? Ĉu li estas vokto? Li veturis en la guberniurbon. Ĉu mi devus eble reveni? Mi iris en la guberniurbon kaj fordonis al li la leteron.“

„Nu, ĉu li donis al vi la respondon?“

„Ĉu li donis? Kompreneble, ke li donis, sed li tiel ridis pro mi, ke oni vidis liajn maĉdentojn. Via sinjoro, li diris, invitis min al ĉaso por ĵaŭdo, kaj vi al mi fordonas la leteron dimanĉe. Jam, li diris, estas post la ĉaso. Kaj denove li ridis. Kial li ne devus ridi, ĉu…“

„Kaj kion vi manĝis dum tiu tempo?“

„Nu, kia gravaĵo estas, ke mi de hieraŭ ne manĝis? Ĉu mi suferas ĉi tie malsaton? Ĉu oni avaras al mi pecon da manĝaĵo? Mi ne manĝis, do mi manĝos.“

Depost tiu tempo neniu plu donadis al Nikolao absolutajn ordonojn, sed ĉiam, sendante lin ien, oni diradis al li, kion li faru okaze, se li ne trovus iun hejme.

Iel okazis, ke kelkajn monatojn poste Nikolao veturis al foiro en proksiman urbon, por aĉeti jungoĉevalojn, ĉar li bonege komprenis sin pri ĉevaloj. Vespere la ekonomo venis diri, ke Nikolao revenis, aĉetis ĉevalojn, sed revenis batita kaj hontas sin montri. La patro tuj iris al li.

„Kio estas al vi, Nikolao?“

„Mi interbatiĝis“, li mallonge murmurrespondis.

„Hontu, maljunulo, kvereli en foirejoj. Vi ne havas prudenton, vi estas maljuna, sed malsaĝa. Sciu, ke iun alian mi eksigus pro tia afero. Videble vi estis ebriiĝinta. Vi ja demoralizas al mi la homojn, anstataŭ doni al ili sekvindan ekzemplon.“

Mia patro efektive koleris, kaj kiam li koleris, li ne ŝercis. Sed mirinda estis tio, ke Nikolao, kiu ordinare