Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en tiaj okazoj ne forgesadis la langon en la buŝo, tiufoje silentis, kvazaŭ trunko. Videble la maljunulo ekobstinis. Vane aliaj lin demandis, kiel kaj kio okazis. Li murmurrespondis al unu kaj alia, kaj diris nek unu vorton.

Tamen li estis batita nemalgrave. La sekvantan tagon li tiel malsaniĝis, ke oni devis venigi doktoron. Kaj nur la doktoro klarigis la tutan aferon. Antaŭ semajno la patro estis eltaŭzinta la garbejestron, kiu forkuris unu tagon poste. Li direktis sin al sinjoro Zoll, germano, granda malamiko de mia patro, kaj eniris en lian servon. En la foirejo trovis sin sinjoro Zoll, nia iama garbejestro kaj servistoj de sinjoro Zoll, kiuj alpelis grasajn bovojn por vendo. Sinjoro Zoll la unua ekvidis Nikolao-n, proksimiĝis al lia veturilo kaj komencis insulti kontraŭ la patro. Nikolao nomis lin pro tio fikredulo, kaj kiam sinjoro Zoll aldonis novan ofendon kontraŭ la patro, li pagis ĝin al li per vipo. Tiam la garbejestro kune kun servistoj de Zoll ĵetis sin kontraŭ li kaj batis ĝis sango.

Al mia patro, kiam li ekaŭdis tiun rakonton, larmoj turniĝis en la okuloj. Li ne povis pardoni al si, ke li insultis Nikolao-n, kiu intence silentis pri la tuta afero. Kiam li resaniĝis, la patro iris por fari al li riproĉojn. La maljunulo komence volis nenion konfesi kaj, laŭ sia kutimo, murmuris, sed poste li kortuŝiĝis kaj ili ploris kune kun la patro, kvazaŭ kastoroj. Zoll-on pro tiu afero la patro provokis al duelo, kiun la germano longe memoris.

Tamen, se ne la doktoro, la sinofero de Nikolao restus nekonata. Tiun ĉi doktoron Nikolao tamen longan tempon malamis. La afero prezentis sin tiel: mi havis junan kaj belan onklineton, fratinon de la patro, kiu loĝis ĉe ni. Mi ŝin treege amis, ĉar ŝi estis same bona kiel bela, kaj tute ne mirigis min tio, ke amis ŝin ĉiuj, kaj inter ĉiuj ankaŭ