Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la doktoro, homo juna, saĝa kaj tre ŝatata en la tuta regiono. Nikolao komence amis la doktoron, diradis eĉ pri li, ke li estas sprita knabo kaj bone sidas sur ĉevalo; sed kiam la doktoro komencis vizitadi nin pro klare videblaj intencoj rilate al onklino Marinjo, la sentoj de Nikolao por li ŝanĝiĝis nerekoneble. Li komencis esti por li ĝentila, sed malvarma, kvazaŭ por homo tute fremda. Jam ofte li grumbladis ankaŭ kontraŭ li. Iafoje, kiam li restis ĉe ni tro longe, Nikolao, vestante lin por la vojo, murmuris: „Por kio oni bezonas nokte migradi. Tio taŭgas por nenio: ĉu oni vidis iam tion?!“ Nun li ĉesis grumbli, sed anstataŭe li silentis, kvazaŭ ŝtoniĝinta. La bonkora doktoro komprenis baldaŭ la aferon, kaj kvankam li, kiel iam, ridetadis bonece al la maljunulo, mi tamen pensas, ke en animo estis al li certe malagrable.

Feliĉe tamen por la juna Eskulapo onklino Marinjo havis por li sentojn tute kontraŭajn al la nikolaaj; okazis sekve unu bela vespero, ke, kiam la luno brilis en la salono tre bele, kiam aromo de jasmeno penetris tra la malfermitaj fenestroj el la ĝardenaj gazonoj, kaj onklino Marinjo kantis ĉe la fortepiano: „Io questa notto sogno“, doktoreto Stanĉjo proksimiĝis al ŝi kaj demandis per tremanta voĉo, ĉu ŝi kredas, ke li scius vivi sen ŝi? La onklino esprimis kompreneble sian dubon rilate al tio ĉi, post kio sekvis reciprokaj ĵuroj, alvokado de la luno, kiel atestanto, kaj ĉiuj similaj aferoj, kiuj ordinare okazas en tiaj fojoj.

Ĝuste en tiu ĉi momento eniris Nikolao, intencante peti al teo. Kiam li ekvidis, kio okazas, li kuris tuj al la patro, kaj ĉar la patro forestis hejme pro la ĉirkaŭirado de la mastrumejaj konstruaĵoj — li iris al la patrino, kiu kun sia kutima, delikata rideto petis lin, ke li ne miksu sin en ĉi tion.