Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nikolao, konfuzita, silentis jam dum la resto de la vespero; sed kiam la patro antaŭ dormo iris ankoraŭ en la kancelarion por skribi iajn leterojn, Nikolao sekvis lin, kaj stariĝinte apud la pordo, komencis signife tuseti kaj brue ŝovi la piedojn.

„Kion vi volas, Nikolao?“ demandis la patro.

„Mi… kiel diri?… Nu, mi volis demandi vin, sinjoro, ĉu estas vero, ke nia fraŭlino edziniĝas?“

„Vero. Kio do?“

„Ĉar ne povas esti, ke la fraŭlino edziniĝu kun tiu… sinjoro barbiro!“

„Kia barbiro? Ĉu vi freneziĝis, Nikolao? Ĉien vi nepre devas trudi vian opinion!“

„Kiel do, ĉu la fraŭlino ne estas nia fraŭlino, ĉu ŝi ne estas la filino de sinjoro la kolonelo? Sinjoro la kolonelo neniam tion permesus. Ĉu la fraŭlino ne indas nobelon kaj sinjoron? Kaj la doktoro, pardonu, estas kio? Homan mokon gajnos la fraŭlino.“

„La doktoro estas saĝa homo.“

„Saĝa, ne saĝa. Ĉu mi malmultajn doktorojn vidis? Ili vagis en la tendaro, miksis sin en la stabon, sed kiam okazis batalo, ili forestis. Ne nur unu fojon sinjoro la kolonelo nomis ilin lancetistoj. Kiam homo estas sana, li lin ne tuŝas, sed kiam li kuŝas duonvive, nur tiam li venas al li kun lanceto. Ne estas malfacile tranĉi tiun, kiu ne povas sin defendi, ĉar li povas nenion teni en la mano. Li penu lin ektranĉi, kiam li estas sana kaj tenas karabenon en la mano. Ojej! grava afero palpi al homoj la ostojn per tranĉilo! Tio taŭgas por nenio! Kaj sinjoro la kolonelo certe leviĝus el la tombo, se li tion ekscius. Kia soldato estas — la doktoro? Aŭ kia li estas nobelo! Tio ne povas esti. La fraŭlino ne edziniĝos kun