Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li. Tio ne estas laŭ destino. Kiu li estas, ke li celas la fraŭlinon?“

Malfeliĉe por Nikolao la doktoro ne sole celis la fraŭlinon, sed eĉ atingis la celon. Duonjaron poste sekvis la edziĝofesto, kaj fraŭlino la kolonelidino, ĉirkaŭverŝita per larmotorento de parencoj kaj domanoj ĝenerale, kaj de Nikolao speciale, forveturis partopreni la sorton de la doktoro.

Nikolao ne sentis kontraŭ ŝi koleron, ĉar ne povis ĝin longe senti: li tro amis ŝin, sed al la doktoro li ne volis pardoni. Li eldiradis preskaŭ neniam lian nomon kaj ĝenerale penis pri li ne paroli. Paranteze dirite: onklino Marinjo estis kun la doktoro plej eble feliĉa. Post unu jaro Dio donis al ili belegan knabon, denove post jaro — knabinon, kaj poste jam alterne, kvazaŭ destinite. Nikolao la infanojn amis, kvazaŭ la proprajn, portis ilin en la brakoj, karesis, kisis; ke tamen en lia koro restis ia malkontenteco pro la „mezalianco“ de onklino Marinjo, tion mi ankoraŭ kelkfoje rimarkis. Unu fojon — mi memoras — dum Kristnaska vespero ni sidiĝis al la tablo, kiam subite de malproksime, sur glaciiĝinta vojo, aŭdiĝis veturila radbruo. Ni ĉiam atendis multajn parencojn, tial la patro diris:

„Nikolao, iru rigardi, kiu venas.“

Nikolao eliras kaj baldaŭ revenis kun ĝojo sur la vizaĝo.

„La fraŭlino venas!“ ekkriis li de malproksime.

„Kiu?“ demandis mia patro, kvankam li jam sciis, pri kiu li parolas.

„La fraŭlino.“

„Kia fraŭlino?“

„Nia fraŭlino!“ respondis la maljunulo.

Oni devus vidi la fraŭlinon, enirantan en la ĉambron