Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun tri infanoj. Mirinda fraŭlino! Tamen la maljunulo intence neniam nomis ŝin alie.

Sed fine finiĝis ankaŭ lia malfavoro por doktoro Stanĉjo. Lia Hanjo danĝere malsaniĝis je tifo. Tio estis ankaŭ por mi malĝojaj tagoj, ĉar Hanjo estis mia samaĝulino kaj ludkunulino, mi do amis ŝin preskaŭ kiel fratinon. Tiam doktoro Stanĉjo preskaŭ tri tagojn ne eliradis el ŝia ĉambro. La maljunulo, kiu Hanjo-n amis per la tuta forto de sia animo, estis la tutan tempon de ŝia malsano malgaja, kvazaŭ venenito; li nek manĝis, nek dormis, sole sidis apud la pordo de ŝia ĉambro, ĉar al la lito neniu, krom mia patrino, rajtis alpaŝi, kaj suferis malmolan, feran doloron, kiu disŝiradis al li la bruston. Lia animo estis hardita same kontraŭ fizikaj suferoj, kiel kontraŭ sortobatoj, tamen ĝi preskaŭ fleksiĝis sub la ŝarĝo de la malespero, ĉe la lito de tiu sola knabineto. Fine, kiam post multaj tagoj de morta timo doktoro Stanĉjo mallaŭte malfermis la pordon de la ĉambro de la malsanulino, kaj kun la ĝojon radianta vizaĝo elflustris al la amikoj, atendantaj en apuda ĉambro la verdikton, unu solan vorton: „savita“, la maljunulo ne eltenis plu, sed plormuĝis, kvazaŭ uro, kaj ĵetis sin al liaj piedoj, ripetante sole: „bonfarinto, mia bonfarinto!“

Efektive Hanjo poste rapide resaniĝis; doktoro Stanĉjo, kompreneble, fariĝis favorato de la maljunulo.

„Sprita homo“, li diradis, karesante la longajn lipharojn, „sprita homo! Li bone sidas sur ĉevalo, kaj, se ne li, Hanjo… nu, mi eĉ ne volas pensi. Dio gardu!“

Sed ĉirkaŭ unu jaron post tiu ĉi okazintaĵo la maljunulo mem komencis malsaneti. Lia rekta kaj forta figuro kliniĝis. Li tre kadukiĝis, ĉesis grumbli kaj mensogi. Fine, atinginte preskaŭ la naŭdekan jaron de la vivo, li fariĝis plene infaneca. Li faradis sole kaptilojn por birdoj kaj multe da