Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili, precipe da paruoj, tenis en sia ĉambro. Kelkajn tagojn antaŭ la morto li jam ne ekkonadis la homojn; sed en la tago mem de la morto la estingiĝanta lampo de lia intelekto ekbrilis ankoraŭ unu fojon per hela lumo. Mi memoras — miaj gepatroj pro la sano de la patrino estis tiam eksterlande. Unu vesperon mi sidis antaŭ kameno kun mia pli juna frato, Kaziĉjo kaj kun la pastro, kiu ankaŭ jam estis tre maljuniĝinta. Vintra ventego kun amasoj da neĝo batis la fenestrovitrojn; pastro Ludoviko preĝis, kaj mi, helpata de Kaziĉjo, purigis armilojn por morgaŭa ĉaso. Subite oni sciigis nin, ke la maljuna Nikolao agonias. Pastro Ludoviko tuj rapidis en la hejman kapelon, por preni la sakramentojn, kaj mi kuris rapide al la maljunulo. Li kuŝis en lito, jam tre pala, flava kaj preskaŭ malvarmiĝanta, sed trankvila kaj konscia. Belega estis lia kapo senhara, ornamita per du cikatroj; la kapo de maljuna soldato kaj honesta homo. Lumo de mortkandelo ĵetis ĉerkajn brilojn sur la murojn de la ĉambreto. En la anguloj pepetis la kaptitaj paruoj. La maljunulo per unu mano premis al la brusto krucifikson, la duan subtenadis kaj kovris per kisoj pala, kiel lilia floro, Hanjo. Eniris pastro Ludoviko kaj komenciĝis la konfeso; poste la agonianto ekpostulis min vidi.

„Forestas mia sinjoro kaj la kara sinjorino“, li elflustris, „do malgaje estas al mi morti. Sed vi ĉeestas, mia ora sinjorido. Zorgu pri la orfino… Dio al vi rekompencos. Ne koleru… se mi estas pri io kulpa… pardonu. Mi estis iafoje malafabla, sed fidela…“

Subite, kvazaŭ denove vekita, li ekkriis per pli forta voĉo kaj rapidante, kvazaŭ jam mankus al li spiro:

„Sinjorido! mia orfino! Dio, en viajn manojn…“

„Mi fordonas la animon de tiu ĉi brava soldato, fidela servisto kaj honesta homo!“ finis solene pastro Ludoviko.