Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La maljunulo jam ne vivis.

Pasis depost tiu tempo kelkaj dek jaroj. Sur la tombo de la honesta servisto elkreskis altaj, tombejaj erikoj. Venis malgajaj tempoj. Tempesto disblovis la sanktan kaj trankvilan hejmon de mia vilaĝo. Hodiaŭ pastro Ludoviko kuŝas jam en tombo, onklino Marinjo — en tombo, mi per plumo perlaboras la maldolĉan panon ĉiutagan, kaj Hanjo…

Larmoj sin turnas!…