Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ho vi dieca! Lasu min ekkoni la plej altan Veron, la veron de veroj, la animon de l’ universo, kaj mi donos al ĝi ofere la vivon kaj ĝiajn ĉiujn ĝuojn. Mi rezignos riĉecon, mi fordonos la junecon, belecon, amon, feliĉon kaj eĉ gloron, kiun homoj konsideras plej granda feliĉo kaj plej granda beno de la dioj.

Denove li fruntbatis la marmoron, kaj la preĝo tiel fluis el la profundo de lia animo, kiel ofera fumo fluas el incensilo. Lia tuta estaĵo ŝanĝis sin en unu petegan forton. Li ekstaziĝis ĉe la piedoj de la diino, forgesis, kie li estas, kio kun li okazas, ekregis lin kvazaŭ duondormo, en kiu restis al li nur unu sola konscia kaj nekontraŭstarebla penso, ke al tia petego devas veni respondo.

Ĝi venis efektive. Branĉoj de la olivarboj kaj pintoj de la cipresoj ŝanceliĝis subite kaj komencis sin klini, kvazaŭ ekblovus tiumomente nokta vento; bruo de la folioj kaj de la cipresaj pintoj ŝanĝis sin en homan voĉon, kiu eksonis supre kaj en la tuta ĝardeno, kvazaŭ multaj homoj vokus samtempe el ĉiuj flankoj:

„Dioklo! Dioklo!“

La junulo ektremis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi ĉirkaŭen, pensante, ke eble liaj kamaradoj serĉas lin dum la nokto.

„Kiu min vokas?“ li demandis.

Tiam subite marmora mano apogis sin sur lia ŝultro.

„Vi vokis”, diris la diino, „do mi vin elaŭskultis kaj jen estas apud vi“.

Dieca teruro hirtigis la harojn sur la kapo de la junulo; li falis sur la genuojn kaj komencis ripeti, samtempe konsternita kaj ravita: