Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Vi estas apud mi? vi nekomprenebla, terura, neeldirebla!…“

Sed ŝi ordonis al li leviĝi kaj diris:

„Vi volas ekkoni la plej altan veron, la solan, kiu estas animo de l’ mondo kaj esenco de ĉio aĵo. Sciu tamen, ke ĝis nun neniu el la idoj de Deŭkaliono vidis ĝin sen ŝirmaĵoj, kiuj por homaj okuloj kovras ĝin kaj kovros por ĉiam. Vi eble devos kare pagi por via kuraĝega pasio, sed ĉar vi petegis min je via propra vivo, mi estas preta al vi helpi, se vi rezignos por ĝi riĉecon, regadon, amon kaj gloron, kiu estas, kiel vi diris, plej granda beno de la dioj.“

„Mi rezignas la tutan mondon kaj eĉ la sunon!“ ekkriis fervore Dioklo.

La cipresoj kaj la olivarboj ĉiam klinis siajn pintojn super la potenca filino de Dioso. Ŝajnis, ke la diino konsideras la ĵuron de la junulo.

„Sed“, diris ŝi post momento, „ankaŭ vi ne tuj ĝin ekvidos. Nur ĉiujare dum unu simila nokto mi ekportos vin al la vero — vi devolvos unu ĝian ŝirmaĵon kaj ĵetos ĝin post vin. Kaj per mia supermorta povo mi faros, ke vi ne mortos, ĝis vi ne forvolvos la lastan ŝirmaĵon. Ĉu vi konsentas tion, Dioklo?“

„Plenumiĝu nun kaj ĉiam via volo, ho saĝa sinjorino!” respondis la junulo.

Tiam la diino, forĵetinte la marmoran veston, ŝanĝis sin en formon radian kaj facilan, kiel lumo, poste kaptinte Dioklo-n sur la brakojn, ŝi leviĝis supren kaj komencis rapide flugi tra la dieca etero, simile al unu el tiuj steloj, kiuj dum someraj noktoj tiel ofte traflugas super la dormanta Arĥipelago.