Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Dioklo! via patro amasigis senmezurajn riĉaĵojn, kaj vi regas ilin propravole. Kial vi ne aranĝadas por ni luksajn festenojn, tiajn, kiajn por junaj atenanoj aranĝadis disimila Alcibiado? Kial vi malŝatas festenan babiladon, dancon, sonon de formingo kaj citro? Ĉu vi fariĝis cinikulo, ke vi eĉ ne zorgas pri la propra hejmo kaj ne ornamas la ĉambrojn tiel, kiel ilin devus ornami tia sinjoro? Konsideru, ke ankaŭ riĉeco estas donaco de la dioj, kiun oni ne rajtas rifuzi.“

Sed Dioklo respondadis al ili per demando:

„Diru al mi, ĉu oni povas aĉeti Veron eĉ por ĉiuj trezoroj de persa reĝo?“

Do unuj ne malavaris al li mallaŭdojn, sed estis ankaŭ tiuj, kiuj kredis, ke li fariĝos granda saĝulo, eble pli granda ol la nobla Platono.

Kaj li persistis en malriĉeco.

Sed rekompence unu helan nokton la dua ŝirmaĵocigno forflugis el liaj manoj en malluman spacon, kaj Vero de la veroj ankoraŭ pli forte ekbrulis antaŭ liaj okuloj.

Li estis belega junulo. Plej gravaj altranguloj en Atenoj, filozofoj, sofistoj kaj poetoj petegis lian amikecon, por povi, rigardante lian belecon, proksimiĝi al la pratempaj ideoj de l’ belo[1].

Sed li malakceptadis iliajn donacojn, klopodojn kaj amikecon…

Knabinoj, kiuj amasiĝadis ĉe la fontanoj sur Stoo kaj sur Ceramiko, ĉirkaŭplektadis lin per siaj harligoj kaj fermadis en dancaj rondoj. Mirindaj, similaj al nimfoj, heterinoj ofte ĵetadis sub liajn piedojn branĉetojn de

  1. Rigardu: „Fedroso-n“ de Platono.