Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aneto, dediĉita al Adoniso, aŭ penis flustri en lian orelon tra florkapetoj de disflorintaj lilioj vortojn karesajn kaj dolĉajn, kiel muziko de arkadiaj flutoj…

Ĉio estis vana!

„Venu“, parolis al li foje plej bela el atenaj knabinoj, vera enkarnigita Karito, „miaj brilantaj okuloj similas stelojn, la haroj — aromajn hiacintojn, kaj la sino — la sinon de Heleno. Venu, Dioklo, ĉar eĉ la dioj en la ĉielo ne konas ĝuon pli grandan ol amo“.

Sed Dioklo nur malgaje ridetis kaj respondis:

„Ankaŭ tiu ĉi birdo, ho dieculino, flugis jam for de mi.“

Efektive la tria cigno forflugis de li la trian ravan nokton.

Komencis flui jaroj, kvazaŭ nuboj, kiujn la tempesta Boreaso pelas vintre super Atenoj de la abismoplena Traka montaro al la maro. El junulo Dioklo fariĝis matura viro. Li malofte partoprenis disputojn de filozofoj, malofte miksis sin en publikajn aferojn, tamen en la urbo oni komencis admiri lian elokventecon kaj saĝecon. Ofte la civitanoj oferadis al li altajn oficojn, liaj konatoj kaj amikoj ofte insistis, ke li ekgvidu la patrujan ŝipon kaj elkonduku ĝin el vortikoj kaj sablaĵoj sur trankvilan akvon. Sed li vidis, kiel jam deorganizas sin en Atenoj la socia vivado, kiel meze de partiaj malamoj pereas la amo por la patrujo, kiel liaj avertoj, kvazaŭ grenoj, destinitaj je pereo, falas sur sterilan kaj sovaĝiĝintan kampon, do li des pli forpuŝadis de si la regadon, kiun li estis ĵure forrezigninta. Kaj foje, kiam la amasoj preskaŭ volis lin devigi, ke li fariĝu ilia gvidanto, li diris al ili: