Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

serene, kiel la preĝejo. En kelkaj fenestroj brilis lumo; la strata movado jam estis ĉesanta, nur en la drinkejo gurdo ludis oberkon[1].

Ĝi ludis, por allogi gastojn, ĉar neniu estis interne. La virinoj eniris, trinkis iom da brando, kaj Kulikedzino, donante ankaŭ duonon da kaliko al Marinjo, diris:

„Trinku, ĉar vi estas orfino. Vi ne spertos bonecon de homoj.“

La vorto „orfino“ rememorigis al la virinoj la morton de Kalikstedzino. Kapustinski parolis:

„Je via sano, Kulikedzino! trinku! Ho, miaj karaj! Kiam ŝin trafis tiu paralizo, ŝi eĉ ne ekspiris plu. Antaŭ ol la paroĥestro venis, por preni la konfeson, ŝi jam estis malvarma.“

Kulikedzino respondis:

„Mi jam delonge diradis, ke ŝia farto estas malbona. Kiam ŝi venis la pasintan dimanĉon, mi diris: — He, Kalikstedzino, pli bone estos, se vi fordonos Marinjo-n en la sinjordomon. Sed ŝi respondis: mi havas nur unu solan filineton kaj ne fordonos ŝin. Sed ŝi estis malgaja kaj komencis plori, kaj poste iris en la kancelarion, al la vokto, por havi en ordo la paperojn koncerne la komunion. Ŝi pagis kvar zlotojn[2] kaj ses groŝojn. Sed, diris ŝi, ,mi ne avaros por la infano‘. Mia Dio! Ŝi havis larĝege malfermitajn okulojn, kaj post la morto ili estis ankoraŭ pli larĝe malfermitaj. Neniamaniere oni povis ilin fermi. Oni diris, ke eĉ post la morto ŝi rigardis la infanon.”

„Ni trinku je tiu funebro duonon de kvaronkvarto.”

  1. Pola popola danco.
  2. Oni ne devas ĝin miksi kun la nunaj polaj zlotoj. Laŭ la antaŭmilita rusa valuto en Polujo tio estis 15 kopekoj.