Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pekuloj, poste ŝi rigardis en la profundon de la preĝejo, kaj fine — la fenestron, en kiun frapetis la paseroj.

Ŝiaj okuloj restis senpensaj. Dume la virinoj komencis dormeme murmuri la dekan fojon:
Kaj kiam venos la horo de morto…

La knabino tordis tufetojn de siaj blondaj haroj, plektitaj malantaŭ la kapo en du harligetojn, ne pli grandaj ol musaj vostoj: videble ŝi enuis. Poste tamen ŝian atenton ekokupis la maljuna gardisto.

La maljunulo iris en la mezon de la preĝejo kaj komencis tiradi nodoplenan ŝnuron, pendantan de la plafono. Li sonoris por la animo de Kalikstedzino, sed li tion faris tute senvole, ĉar li pensis videble pri io alia.

Tiu ĉi sonorado estis ankaŭ la signo, ke la diservo estas finita. La virinoj, lastfoje ripetinte la peton pri la facila morto, eliris sur foirplacon; unu el ili kondukis Marinjo-n je la mano.

„Kulikedzino!“ demandis iu alia, „kion vi volas fari kun la knabino?“

„Kion do mi faru? En Leŝĉincon veturas Vojĉjo Margula, kiun oni sendis ĉi tien al la poŝtoficejo; li forprenos ŝin. Nu?“

„Kaj kion ŝi faros en Leŝĉinco?“

„La samon, kion ŝi tie farus, mia kara. El kie ŝi estas, tien ŝi iru. Eble oni ekzorgos pri la orfino en la sinjordomo kaj permesos al ŝi dormadi en la servistejo.“

Tiel interparolante, ili iris tra la foirplaco en drinkejon. Ĉiam pli krepuskiĝadis. Estis vintra, kvieta tago, la ĉielon kovris nuboj, la aero estis penetrita de humideco kaj malseka neĝo. De tegmentoj gutetis akvo kaj sur la foirplaco kuŝis koto, farita el neĝo kaj pajlo. La urbeto kun mizeraj kaj skrapitaj domoj aspektis tiel mal-