Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de libroj ne faciligadus al si legadon per helpo de kelkaj sebaj kandeloj. Unu el tiuj kandeloj lumigadis sufiĉe klare fiksitan al sekvanta benko standardon, prezentantan pekulojn meze de flamoj kaj meze de satanoj. Sur aliaj standardoj ne estis eble ekkoni la pentraĵojn.

La virinoj ne kantis, sed pli ĝuste murmuris per dormemaj kaj lacaj voĉoj kanton, en kiu senĉese ripetiĝadis la vortoj:
Kaj kiam venos la horo de morto
Por ni Vi petu pri beata sorto…

Tiu ĉi preĝejo, dronanta en ombro, la standardoj, superstarantaj apud la benkoj, la maljunaj virinoj kun flavetaj vizaĝoj, flagrantaj, kvazaŭ premitaj de la krepusko lumetoj — ĉio tio estis neesprimeble malserena, eĉ terura. La malgajaj vortoj de la kanto pri morto tie havis por si la ĝustan fonon.

De tempo al tempo oni ĉesadis kanti; unu el la virinoj stariĝadis antaŭ la benko kaj komencadis paroli per tremanta voĉo: „Estu benita, gracplena Mario“, kaj aliaj aldonadis: „Dio kun Vi ktp.“, sed ĉar tiun ĉi tagon oni enterigis Kalikstedzinon, ĉiu „Estu benita“ finiĝadis per la vortoj: „La eternan ripozon donu al ŝi, Sinjoro, kaj lumu al ŝi la eterna lumo…“

Filino de Kalikstedzino, Marinjo, sidis sur la benko apud maljuna virino. Sur la freŝan tombon de ŝia patrino nun faladis mola, mallaŭta neĝo, sed ĉar la knabino estis nur dekjara, ŝi ŝajnis kompreni nek sian perdon, nek la kompaton, kiun ŝi povus kaŭzi. Ŝia vizaĝeto kun grandaj bluaj okuloj havis ian infanan trankvilon kaj eĉ ian indiferentan serenecon. Ĝi esprimis certan sciemon — kaj nenion plu. Malferminte la buŝon, ŝi rigardis tre atente la standardon, sur kiu estis pentrita la infero kun la