En la urbeto Lupiskuro[1] post enterigo de Kalikstedzino
okazis vespera diservo, kaj post la diservo en preĝejo
restis ankoraŭ kelkaj virinoj, por kanti la reston de la
kantoj. Estis la kvara horo posttagmeze, sed ĉar vintre
je la kvara jam krepuskiĝas, en la preĝejo estis mallume.
Precipe la ĉefan altaron kovris jam profunda ombro.
Nur du kandeloj ankoraŭ brulis apud la ciborio, sed iliaj
flagrantaj flametoj nur malmulte lumigadis orumitaĵojn
de la pordeto kaj la piedojn de fiksita pli alte sur la
kruco Kristo, trapikitajn per grandega najlo. La kapeto
de la najlo aspektis kiel granda brilanta punkto meze de
la altaro. De aliaj, ĵus estingitaj, kandeloj fluis strietoj
de fumo, plenigante la apudaĵon de la altaro per specife
preĝeja odoro de vakso.
Preĝeja gardisto kaj malgranda knabo movis sin tien kaj reen antaŭ la altaro. Unu el ili balais, la alia detiradis tapiŝon de la ŝtupoj. Iafoje, kiam la virinoj ĉesadis kanti, oni aŭdis koleran flustradon de la maljuna gardisto, insultanta la knabon, aŭ frapetadon en la neĝokovritajn fenestrojn de paseroj, al kiuj ekstere estis malvarme kaj malsate.
La virinoj sidis sur benkoj, pli proksime de la enira
pordo. Tie estus ankoraŭ pli mallume, se posedantinoj
- ↑ Pole tiu ĉi nomo ŝerce signifas „deŝiradon de la haŭto“.