Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi loĝi? Jen en tiu ĉi sola koro mi ekvidis kune neĝajn suprojn de montoj, kaj profundaĵojn de akvoj, plenaj de strangaj estaĵoj, kaj stepon kun ventego kaj fulmotondro, kaj mallumajn kavernojn de Ellora, do mi denove timas, ho sinjoro!”

Sed bona kaj saĝa Kriŝna diris:

„Trankviliĝu, ho enkarnigita floro. Se en la koro de Valmiki kuŝas solecaj neĝoj, vi estu varma spiro de printempo, kiu ilin degeligos; se tie estas profundaĵoj de akvo, estu perlo en tiu profundaĵo; se tie estas malplenaĵo de stepo, semu en ĝi florojn de feliĉo; se tie estas mallumaj kavernoj de Ellora, estu en tiuj mallumoj radio de suno.“

Kaj Valmiki, kiu dume reakiris la voĉon, aldonis:

„Kaj estu benita!“