Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tonoj de kordoj, streĉligitaj sur perla konko, kaj vortoj de homa kanto.

Kriŝna vekiĝis el la enpensiĝo kaj diris:

„Tio estas poeto Valmiki, salutanta la sunleviĝon.”

Post momento disŝovis sin kurtenoj de purpuraj floroj kaj sur la lagbordo aperis Valmiki.

Ekvidinte la enkarnigitan lotuson, li ĉesis ludi. La perla konko elŝovis sin malrapide el lia mano teren, kaj la poeto ekstaris muta, kvazaŭ granda Kriŝna estus lin ŝanĝinta en apudmaran arbon.

Kaj la idolo ekĝojis pro tiu miro al sia verko kaj diris.

„Vekiĝu, Valmiki, kaj ekparolu!”

Kaj Valmiki ekparolis:

„… Mi amas…”

Sole tiun ĉi vorton li memoris kaj sole ĝin li povis diri.

La vizaĝo de Kriŝna subite ekradiis:

„Belega knabino, mi trovis indan je vi lokon: loĝu en la koro de la poeto.”

Kaj Valmiki ripetis la duan fojon:

„… Mi amas…”

La volo de potenca Kriŝna, la volo de la diaĵo, komencis puŝadi la knabinon al la koro de la poeto. La idolo faris ankaŭ la koron de Valmiki tiel travidebla, kiel kristalon.

Serena, kvazaŭ somera tago, trankvila, kvazaŭ ondo de Gangeso, la knabino eniradis en la dediĉitan por ŝi tabernaklon. Sed subite, kiam ŝi ekrigardis pli profunden en la koron de Valmiki, ŝia vizaĝo paliĝis kaj timo ĉirkaŭblovis ŝin, kvazaŭ malvarma vento.

Kriŝna ekmiris.

„Floro enkarnigita”, demandis li, „ĉu ankaŭ la koron de l’ poeto vi timas?“

„Sinjoro“, respondis la knabino, „kie vi ordonis al