Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj la knabino komencis flustri tiel mallaŭte, kiel flustras blankaj folietoj de lotuso, kisataj de somera venteto:

„Sinjoro! Vi aliformis min en vivan estaĵon: ordonu: kie mi nun devas loĝi? Memoru, ke kiam mi estis floro, mi tremis kaj kuntiradis la folietojn ĉe ĉiu bloveto de ventoj. Mi timis sinjoro, mi timis grandajn pluvojn kaj uraganojn, mi timis tondrojn kaj fulmojn, mi timis eĉ la brulantajn radiojn de la suno. Vi ordonis al mi sinjoro, esti enkarnigo de lotuso, do mi retenis la antaŭajn ecojn kaj nun mi timas sinjoro, la teron, kaj ĉion, kio troviĝas sur ĝi. Kie vi ordonas al mi loĝi?“

Kriŝna levis siajn saĝajn okulojn al steloj, momente meditis kaj poste demandis:

„Ĉu vi volas loĝi sur suproj de montoj?“

„Tie estas neĝoj kaj malvarmo, sinjoro: mi timas.“

„Do mi konstruos por vi palacon el kristalo sur fundo de lago.“

„En profundaĵoj de akvo aperadas serpentoj kaj aliaj monstroj: mi timas, sinjoro.“

„Ĉu vi volas senfinajn stepojn?“

„Ho, sinjoro! Ventegoj kaj fulmotondroj piedpremas stepojn, kvazaŭ aroj da sovaĝaj bestoj!“

„Kion mi faru kun vi, ho enkarnigita floro!? Ha en kavernoj de Ellora loĝas sanktaj ermitoj. Ĉu vi volas loĝi malproksime de la mondo, en kaverno?”

„Mallume estas tie, sinjoro: mi timas.“

Kriŝna sidiĝis sur ŝtono kaj apogis la kapon sur la mano. La knabino staris antaŭ li tremanta, timoplena.

Dume aŭroro komencis lumigadi la ĉielon en la oriento. Oriĝis ondoj de l’ lago, palmoj kaj bambuoj. Ĥore aŭdiĝis rozaj ardeoj, bluaj gruoj kaj blankaj cignoj sur akvoj, pavoj kaj bengaloj en arbaroj, kaj akompane al ili eksonis