Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

panjo estis unu, pentrita kun lilio en la mano kaj kun flugiloj. Li venos sendube. La prujno komencas iel murmuri pli laŭte. Eble tio estas pro liaj flugiloj, faligantaj pli multe da gutoj de la branĉoj. — Silentu! efektive iu venas; kvankam la neĝo estas mola, ĝi klare bruetas, la paŝoj proksimiĝas — ili proksimiĝas mallaŭte, sed rapide. La infano levas kun fido la dormemajn palpebrojn.

Kio ĝi estas?!

La infanon atente rigardas iu griza, triangula kapo kun forstarantaj oreloj[1]… terura, abomena…

  1. La kapo de lupo.