Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La sola viva kreitaĵo, moviĝanta, kiel malgranda nigra punkteto meze de tiuj silentantaj grandeguloj, estis Marinjo. Bona, honesta arbaro! Tiuj gutoj, kiujn faligas la degelanta prujno, eble estas larmoj por la orfino. La arboj estas tiel grandaj kaj tiel kompatemaj por la etulino. Jen ŝi, tute sola, tiel malforta, kompatinda, meze de la neĝo, la nokto kaj la arbaro, malfacile paŝas kun fido, tute trankvile! La hela nokto ŝajnas zorgi pri ŝi. En tio estas ia granda dolĉeco, kiam io malgranda kaj senforta fordonas sin kaj fidas al tia tute grandega forto. Tiamaniere ĉio povas ekzisti en la dia mondo. La knabino iris jam sufiĉe longe kaj fine laciĝis. Malhelpis al ŝi pezaj, tro grandaj ŝuoj, en kiuj ŝiaj malgrandaj piedetoj senĉese glitis. Malfacile estis eltiradi tiujn grandegajn ŝuaĉojn el la neĝo. Krom tio ŝi ne povis ankaŭ libere movi la manojn, ĉar en unu el ili, rigide etendita, ŝi tenis tutforte la groŝdekon, kiun ŝi ricevis de Kulikedzino. Ŝi timis, ke ĝi ne falu en la neĝon. Iafoje ŝi komencadis laŭte plori, kaj poste subite interrompadis, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ĉu iu ne aŭdas la ploron. Jes, la arbaro ĝin aŭdis. La degelanta prujno murmuris monotone kaj kvazaŭ plende. Krom tio, eble ankoraŭ iu aŭdis. La infano iras ĉiam malpli rapide. Ĉu ŝi eble perdis la vojon? Ne! la vojo, kiel blanka, larĝa, malproksime mallarĝiĝanta rubando klare kuŝas inter du muroj de pli malhelaj arboj. La knabinon komencis ekregadi nevenkebla dormo.

Ŝi devojiĝis kaj sidiĝis sub arbo. Ŝiaj palpebroj faladis sur la okulojn. Dum momento ŝi pensis, ke sur la neĝa blankaĵo panjo iras al ŝi de l’ flanko de la tombejo. Neniu iris. La infano tamen estis certa, ke iu devas veni. Kiu? Anĝelo. Maljuna Kulikedzino ja diris, ke ŝin zorgas anĝelo. Marinjo lin konis. En la kabano de