Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Vojĉjo!“

„Kial vi tedas?“

„Vi renversis…“

Sed Vojĉjo demandis: „glason?“ kaj tute endormiĝis.

La knabino sidiĝis apud la veturilo, kuntiris la korpon, kiel ŝi povis, kaj sidis. Sed ŝia vizaĝo baldaŭ tute frostiĝis, do ŝi komencis puŝi la dormanton.

„Vojĉjo!“

Li ne respondis.

„Vojĉjo, mi volas iri en kabanon.“

Kaj post momento denove:

„Vojĉjo, veturu, aŭ mi iros piede…“

Fine ŝi ekiris. Ŝajnis al ŝi, ke al Leŝĉinco estas tre proksime. Cetere ŝi konis la vojon, ĉar ĉiudimanĉe ŝi iradis ĝin kun la patrino en la preĝejon. Sed nun ŝi devis iri sola. En la arbaro malgraŭ la degelo alte kuŝis neĝo, sed tial la nokto estis tre hela. Brilo de la neĝo miksis sin kun brilo de lumo de la nuboj, do la vojo estis videbla, kvazaŭ tage. Marinjo, rigardante en la profundon de la malluma arbaro, povis tre malproksime vidi trunkojn, desegnantajn sin klare, nigre kaj trankvile sur la blanka fono. Ŝi ankaŭ precize vidis neĝajn tavolojn, alkroĉitajn tutlonge al la trunkoj. En la arbaro regis grandega trankvileco, kiu kuraĝigadis la infanon. Sur branĉoj kuŝis abunda prujno, kaj de ĝi defluadis gutetoj de akvo, disbatante sin kun mallaŭta bruo sur branĉoj kaj branĉetoj. Sed tio ĉi estis la sola bruo. Cetere ĉirkaŭe estis mallaŭte, mallaŭte, blanke, silente, sensone!

Vento ne blovis. La neĝokovritaj branĉoj tute ne movis sin. Ĉio dormis en vintra dormo. Ŝajnus, ke la neĝa tuko sur la tero, la arbaro silentanta kaj premita per neĝo, kaj la palaj nuboj sur la ĉielo — ĉio tio estas ia blanka, kadavra unueco. Tio ofte okazas dum degelo.