Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

balanciĝis dekstren, poste — maldekstren. Li sonĝis, ke en Leŝĉinco li ricevas batojn en la nukon tial, ke li perdis korbeton kun leteroj, do de tempo al tempo li duone vekiĝadis kaj ripetadis: „je diablo!“ Marinjo ne dormis, ĉar estis al ŝi malvarme. Per la larĝe malfermitaj okuloj ŝi rigardis la blankan kamparon, kiun ĉiumomente kovradis al ŝi la malhela dorso de Margula. Ĉe tio ŝi pensis, ke „panjo mortis“, kaj tiel pensante, bonege prezentis al si la palan kaj mizeran vizaĝon de panjo kun ronde malfermitaj okuloj — kaj duonscie ŝi sentis, ke tiu vizaĝo estis tre kara, ke ĝi plu ne estas kaj neniam estos en Leŝĉinco. Ŝi ja vidis per la propraj okuloj, kiel oni ĝin surŝutis per tero en Lupiskuro. Rememorinte tion ĉi, ŝi volus plori pro ĉagreno, sed ĉar ŝiaj genuoj kaj piedoj frostiĝis, ŝi ekploris pro malvarmo.

Verdire ne estis froste, sed la aero fariĝis akra, kiel ordinare dum degela vetero. Vojĉjo almenaŭ havis en la stomako sufiĉan provizon de varmo, ĉerpita en la lupiskura drinkejo. La posedanto de Lupiskuro ja prave atentigis, „ke brando vintre varmigas, kaj ĉar ĝi estas la sola konsolo de nia popolo, sekve, forprenante de grandaj bienuloj la ekskluzivan povon de la konsolado de la popolo, oni forprenas de ili ankaŭ la influon je la popolo“. Vojĉjo tiumomente estis tiel konsolita, ke nenio povus lin ĉagreni.

Ne ĉagrenis lin eĉ tio, ke la ĉevaloj, atinginte arbaron, komence tute malrapidigis la paŝon, kvankam la vojo estis pli bona en la arbaro, kaj poste, turninte sin flanken, renversis la glitveturilon kaj faligis ĝin en apudvojan foson. Li verdire vekiĝis, sed ne komprenis bone, kio okazis.

Marinjo komencis lin puŝi.