Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed li ne finis, ĉar fortrinkinte la brandon, li faris grimacon, kraĉis kaj malkontente starigante la ujon, diris:

„Tio ja estas pura akvo. Donu al mi iom el tiu alia botelo.“

La drinkejmastro verŝis al li el la alia. Vojĉjo ekgrimacis ankoraŭ pli forte.

„He, ĉu vi ne havas arakon?“

Al Margula videble minacis la sama danĝero, kiel al la virinoj, ĉar ĝuste tiutempe en lupiskura sinjordomo ĝia posedanto verkis por unu gazeto vastan kaj temoplenan artikolon: „Rajto de bienuloj por vendado de alkoholaĵoj kiel la bazo de la socia konstituaĵo“. Vojĉjo nur malgraŭvole kunagis por la firmigo de la sociaj fundamentoj, des pli, ke la drinkejo, kvankam ĝi estis en la urbeto, efektive apartenis al la bienulo.

Tiel kunaginte ĉirkaŭ kvin fojojn, unu post la alia, li forgesis la lanternon, en kiu la kandelo jam estis estingiĝinta, kaj kaptis la duondormantan knabinon je la mano, dirante:

„Nu, iru, tedulino!“

La virinoj ankaŭ dormis en la angulo, do neniu adiaŭis Marinjo-n. Simple: ŝia patrino restis en la tombejo en Lupiskuro, kaj ŝi estis veturonta en Leŝĉincon.

Ili eliris kaj okupis la lokojn en la glitveturilo. Margula ekkriis al la ĉevaloj: antaŭen! — kaj ili ekveturis. La glitveturilo komence iom malfacile glitis sur la urbeta koto, sed baldaŭ poste ili troviĝis sur blanka, vasta kamparo. La vojo estis malproksima, la neĝo preskaŭ ne bruis sub la glitstangoj: iafoje nur henis la ĉevalo, iafoje de malproksime, de malproksime aŭdiĝis bojado de hundoj.

Ili veturis, veturis. Vojĉjo pelis la ĉevalojn kaj murmure kantis: „Memoru, kanajlo, kion vi promesis“. Sed baldaŭ li eksilentis kaj komencis balanciĝadi kiel judo. Li dorme