Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

premiteco, ke forlasis lin ke eĉ lia denatura ekscitemo. Li forŝovis tamen Petroniuson kaj volis preterpasi, sed la alia haltigis lin preskaŭ perforte.

— Kiel fartas la dia aŭgustino? — li demandis.

Sed tiu ĉi perforto denove incitis Viniciuson kaj flamigis lin en unu momento.

— Li infero englutu ŝin kaj tiun tutan domon! — li respondis, kunpremante la dentojn.

— Silentu, malfeliĉa! — diris Petronius kaj rapide rigardante ĉirkaŭen, aldonis:

— Se vi volas ekscii ion pri Ligia, venu kun mi. Ne! Ĉi tie mi nenion diros. Venu kun mi, mi diros al vi miajn supozojn en la portilo.

Kaj, metinte la brakon ĉirkaŭ la junan viron, li elkondikus lin senprokraste el la palaco.

Sed tio ĉi estis lia ĉefa celo, ĉar neniajn novaĵon li havis. Estante tamen homo helposcia, havante, krome, malgraŭ la hieraŭa indigno, multe da kompato por Vinicius, kaj fine, sentante certan respondecon por ĉio, kio okazis, li jam ion entreprenis kaj, kiam ambaŭ eniris la portilon, li diris:

— Ĉe ĉiuj pordegoj mi postenigis miajn sklavojn, doninte al ili precizan priskribon de la knabino kaj de tiu grandegulo, kiu ĉe la elportis ŝin el la festenejo, ĉar estas por mi sendube, ke li estas tiu, kiu ŝin forkaptis. Aŭskultu min! Povas esti, ke Aulusoj volos ŝin kaŝi en unu el siaj kamparaj posedaĵoj, kaj en tiu okazo ni scios, en kiun direkton ili ŝin forkondukos. Kaj se ĉe la pordegoj oni ŝin ne ekvidos, ĝi estos pruvo, ke ŝi restis en la urbo, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni komencos serĉadon.

— Aulusoj ne scias, kie ŝi estas — respondis Vinicius.

— Ĉu vi estas certa, ke tiel estas?

— Mi vidis Pomponia. Ili ankaŭ serĉas ŝin.

— Hieraŭ ŝi ne povis eliri el la urbo, ĉar nokte la pordegoj estas fermitaj. Po du el miaj sklavoj embuskas ĉe ĉiu pordego. Unu devas postiri Ligian kaj la grandegulon, kaj la alia reveni senprokraste, por komuniki ĉi tion. Se ŝi estas en la urbo, ni retrovos ŝin, ĉar tiun ligon estas facile rekoni, eĉ nur laŭ la kresko kaj staturo. Vi estas feliĉa, ke ne forkaptis ŝin la cezaro, kaj mi povas vin certigi, ke tiel ne estas, ĉar sur Palatino ne ekzistas antaŭ mi sekretoj.

Sed Vinicius eksplodis, pli ankoraŭ per dolorsento, ol per kolero, kaj per voĉo, interrompata de emocio, komencis rakonti al Petronius, kion li aŭdis de Acte kaj kiaj novaj