Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fianĉino kaj nenia danĝero pezus super ŝia kara kapo. Sed nun ĝi fariĝis, kaj tro malfrue estis malfari la malbonon, kiu ne estas malfarebla.

— Tro malfrue!

Kaj ŝajnis al li, ke abismo malfermiĝis antaŭ liaj piedoj. Li ne sciis, kion entrepreni, kiel ekagi, kien sin turni. Acte ripetis, kiel echo, la vortojn: „tro malfrue”, kiu, en fremda buŝo, eksonis al li, kiel mortverdikto. Li komprenis nur unu aferon — ke li devas retrovi Ligian, ĉar alie okazos kun li io malbona.

Kaj, aŭtomate volvinte ĉirkaŭ si la togon, li volis jam foriri, ne adiaŭante Acten, kiam la kurteno, apartiganta la vestiblon de la atrium, ŝoviĝis flanken, kaj subite li ekvidis antaŭ si la funebran figuron de Pomponia Graecina.

Videble ŝi ankaŭ eksciis jam pri la malapero de Ligia kaj, kredante, ke estos por ŝi pli facile, ol por Aulus, paroli kun Acte, ŝi venis peti de ŝi informojn.

Sed, ekvidinte Viniciuson, ŝi turnis al li sian etan, palan vizaĝon kaj, post momento, diris:

— Marcus, Dio pardonu al vi la malbonon, kiun vi faris al ni kaj al Ligia.

Kaj li staris kun mallevita frunto, kun sento de malfeliĉo kaj kulpo, ne komprenante, kiu Dio devis kaj povis lin pardoni, nek kial Pomponia parolis pri pardono, dum ŝi devus paroli pri venĝo.

Fine li eliris kun kapo senhelpa, plena de pezaj pensoj, de grandega zorgo kaj miro.

Sur la korto kaj sub la galerio staris maltrankvilaj aroj da homoj. Inter palacaj sklavoj oni vidis kavalirojn kaj senatanojn, kiuj venis informiĝi pri la sano de la malgranda aŭgustino, kaj kune montri sin en la palaco kaj prezenti la pruvon de sia kunsento almenaŭ al la cezaraj sklavoj. La famo pri la malsano de la „diino” videble rapide disvastiĝis, ĉar en la pordego aperadis ĉiam novaj figuroj, kaj tra la eltranĉaĵo de la arko oni vidis tutajn amasojn da homoj. Kelkaj el la venintoj, vidante, ke Vinicius eliris el la palaco, retenis lin por demandi pri novaĵoj, sed li, ne respondante, iris rekte pluen, ĝis Petronius, kiu ankaŭ venis jam informiĝi, preskaŭ puŝis lin per la brusto kaj haltigis.

Vinicius sendube ekbolus de kolero je lia vido kaj plenumus ion kontraŭleĝan en la cezara palaco, se li ne estus foririnta de Acte kvazaŭ rompita, en la stato de tia senfortiĝo kaj