Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

indigno: Kiel li do penis sin akiri? Anstataŭ riverence peti ŝin de Aulus kaj Pomponia, li ruze forprenis la infanon de la gepatroj. Li volis ŝin fari ne edzino, sed konkubino, ŝin, zorgatinon de nobla domo, ŝin, reĝan filinon. Kaj li venigis ŝin ĉi tien, en la domon de krimo kaj malvirto, ofendis ŝiajn okulojn per la vido de senhonta festeno; li kondutis al ŝi, kiel al malĉastulino. Ĉu li forgesis, kio estas la domo de Aulus kaj kiu estas Pomponia Graecina, kiu edukis Ligian? Ĉu li ne havas sufiĉe da saĝo, por diveni, ke ili estas aliaj virinoj, ol Nigidia, ol Calvia Crispinilla, ol Poppaea kaj ĉiuj, kiujn li renkontas en la domo de la cezaro? Ĉu, ekvidinte Ligian, li ne komprenis tuj, ke ŝi estas ĉasta knabino, kiu preferas morton, ol malhonoron? De kie li scias, kiajn diojn ŝi konfesas, kaj ĉu ne pli purajn, ne pli bonajn, ol la voluptema Venuso aŭ Izido, kiun adoras malĉastaj romaninoj? Ne, Ligia faris al ŝi nenian konfeson, sed diris, ke si atendas savon de li, de Vinicius; ŝi esperis, ke li elpetos por ŝi de la cezaro revenon hejmen kaj ke li redonos sin al Pomponia. Kaj parolante pri tio, ŝi flamis survizaĝe, kial knabino, kiu amas kaj fidas. Ankaŭ ŝia koro batis por li, sed li mem ŝin teruris, fortimigis, indignigis, kaj nun li serĉu ŝin pere de cezaraj soldatoj, sed sciu, ke se la infano de Poppaea mortos, sur ŝin falos la suspekto, kaj ŝia pereo estos neevitebla.

La koleron kaj doloron de Vinicius komencis trapenetri kortuŝo. La novaĵo, ke Ligia lin amis, ekskuis ĝisfunde lian animon. Li rememoris ŝin en la ĝardeno ĉe Aulusoj, kiam ŝi aŭskultis liajn vortojn kun flamoj sur la vizaĝo kaj kun okuloj plenaj de lumo. Ekŝajnis al li, ke tiam ŝi efektive komencis lin ami, kaj subite ĉe tiu ĉi penso ekregis lin sento de ia feliĉo, centoble pli granda eĉ ol tiu, kiun li deziris. Li ekpensis, ke efektive li povus havi ŝin memvolantan, kaj krom tio amantan. Jen si ĉirkaŭŝpinus lian pordon, ŝmirus ĝin per lupa grasaĵo kaj poste eksidus, kiel lia edzino, sur ŝafa lano, ĉe lia hejmfajro. Jen li aŭdus el ŝia buŝo la sakramentan: „kie vi, Cajus, tie mi Caja” kaj ŝi estus por ĉiam lia. Kial li tiel ne agis? Li ja estis preta. Kaj nun li ne havas ŝin, nek povas ŝin retrovi, kaj se li retrovus, li povus ŝin pereigi, kaj se eĉ li ŝin ne pereigus, akceptos lin jam nek Aulusoj, nek ŝi mem. Ĉe tio kolero denove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo, sed nun ĝi turnis sin jam ne kontraŭ Aulusoj aŭ Ligia, sed kontraŭ Petronius. Li estis kulpa pri ĉio. Se ne estus liaj konsiloj, Ligia ne bezonus nun vagi senhejme, ŝi estus lia