Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vinicius sulkigis la brovojn.

— Kion ĝi signifas? — li demandis.

— Aŭskultu min, Marcus! Hieraŭ mi estis kun Ligia en la ĉi-tieaj ĝardenoj; tie ni renkontis Poppaean kaj kun ŝi la malgrandan aŭgustinon, kiun portis negrino Lilith. Vespere la infano malsaniĝis, kaj Lilith asertas, ke ĝi estis sorĉtrafita, kaj ke la sorĉon ĵetis tiu fremdlandulino, kiun ili renkontis en la ĝardeno. Se la infano resaniĝos, oni forgesos pri tio, sed en la kontraŭa okazo Poppaea la unua akuzos Ligian pri sorĉoj, kaj tiam, kie ajn oni ŝin retrovos, ne estos por ŝi rimedo de savo.

Sekvis momento de silento, post kio Vinicius ekparolis:

— Kaj eble ŝi sorĉis ŝin: min ŝi ankaŭ sorĉis.

— Lilith certigas, ke la infano ekploris tuj, kiam ŝi traportis ĝin preter ni. Vere estas! ĝi ekploris. Certe oni elportis ĝin en la ĝardenojn jam malsanan. Marcus, serĉu ŝin mem, kie vi volas, sed antaŭ ol la malgranda aŭgustino resaniĝos, ne parolu pri ŝi kun la cezaro, ĉar vi faligos sur ŝin venĝon de Poppaea. Sufiĉe jam ŝiaj okuloj ploris pro vi, kaj gardu nun ĉiuj dioj ŝian senkulpan kapon.

— Vi amas ŝin, Acte? — demandis Vinicius.

Kaj en la okuloj de la liberigitino ekbrilis larmoj.

— Jes! mi ekamis ŝin.

— Ĉar ŝi ne repagis al vi per malamo, kiel al mi.

Acte rigardis lin dum momento, kvazaŭ hezitante aŭ penante konvinkiĝi, ĉu li parolis sincere, post kio ŝi respondis:

— Homo flamiĝema kaj blinda, ŝi amis vin.

Vinicius saltleviĝis, kiel freneza, sub la influo de tiuj ĉi vortoj. „Malvere! Ŝi malamis lin. Kiel Acte povas scii!? Ĉu post unutaga konateco Ligia faris al ŝi konfeson? Kia amo ĝi estas, se ĝi preferas vagan vivon, malhonoron de malriĉeco, necertecon pri morgaŭa tago, kaj eble eĉ mizeran morton, ol floronamitan domon, kie atendas kun festeno la amato! Li prefere ne aŭdu tiajn vortojn, ĉar li povas freneziĝi. Jen, li ne fordonus tiun knabinon por ĉiuj trezoroj de tiu ĉi palaco, kaj ŝi forkuris. Kia amo ĝi estas, se ĝi timas volupton kaj naskas doloron! Kiu ĝin scias? Kiu povas ĝin kompreni? Se li ne esperus ŝin retrovi, li dronigus en si glavon! Amo sin donas, ne forprenas. Ĉe Aulusoj estis momentoj, kiam li mem kredis proksiman feliĉon, sed nun li scias, ke ŝi lin malamis, malamas kaj mortos kun malamo en la koro”.

Sed Acte, ordinare timema kaj milda, eksplodis siavice per