Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Li volis deturni de si la suspektojn. Se li ne scius, kio okazis kun Ligia, li venus serĉi ŝin en mian domon.

— Li lasis al mi sur tabuleto kelkajn vortojn, el kiuj vi vidos, ke, sciante, ke Ligia estis forprenita el lia domo laŭ la peto de vi kaj de Petronius, li kredis, ke ŝi estas sendita al vi, kaj li estis hodiaŭ matene en via domo, kie oni diris al li, kio okazis.

Dirinte ĉi tion, ŝi iris en la cubiculum kaj post momento revenis kun la tabuleto, kiun Aulus lasis al ŝi.

Vinicius tralegis kaj eksilentis; Acte dume ŝajnis legi liajn pensojn en la malserena vizaĝo, ĉar post momento ŝi diris:

— Ne, Marcus. Okazis tio, kion Ligia mem volis.

— Vi sciis, ke ŝi volas forkuri! — eksplodis Vinicius.

Kaj ŝi rigardis lin per siaj nebulaj okuloj preskaŭ severe.

— Mi sciis, ke ŝi ne volas iĝi via konkubino.

— Kaj vi mem kio estis la tutan vivon?!

— Mi estis antaŭe sklavino.

Sed Vinicius ne ĉesis ekscitiĝi: la cezaro donacis al li Ligian, do li ne bezonas demandi, kio ŝi estis antaŭe. Li retrovos ŝin eĉ sub la tero kaj faros ŝin ĉio, kio plaĉos al li. Jes! Ŝi estos lia konkubino. Li ordonos ŝin vipi, kiomfoje plaĉos al li. Kiam ŝi enuigos lin, li fordonos ŝin al lasta el siaj sklavoj aŭ devigos ŝin turnadi muelŝtonojn en siaj posedaĵoj en Afriko. Li serĉos ŝin nun kaj retrovos nur tial, por ŝin rompi, piedpremi kaj humiligi.

Kaj, ekscitante sin ĉiam pli, li perdis ĉian mezuron ĝis tia grado, ke eĉ Acte ekkomprenis, ke li minacis pli multe, ol li kapablus plenumi, kaj ke per lia buŝo parolas kolero kaj sufero. La suferon ŝi kompatus, sed la superplena mezuro elĉerpis ŝian paciencon tiel, ke fine ŝi demandis lin, kial li venis al ŝi?

Vinicius ne tuj trovis respondon. Li venis al ŝi, ĉar li tiel volis, ĉar li kredis, ke ŝi donos al li iajn informojn, sed, ĝuste dirante, li venis nur al la cezaro, kaj ne povante kun li paroli, vizitis ŝin. Ligia, forkurante, malobeis la volon de la cezaro, do li elpetos de la cezaro, ke li ordonu ŝin serĉi, se oni eĉ devus uzi por tio ĉiujn legiojn kaj revizii unu post alia ĉiujn domojn en la tuta imperio. Petronius subtenos lian peton kaj la serĉado estos komencita de hodiaŭ.

Je tio ĉi Acte diris:

— Gardu vin, ke vi ne perdu ŝin por eterne, ĝuste tiam, kiam oni retrovos ŝin laŭ la ordono de la cezaro.