Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

krom tio oni konstruis templon al du Fortunoj. Nero, kiu en nenio sciis gardi la mezuron, senmezure ankaŭ amis tiun infanon, kaj al Poppaea ĝi estis kara almenaŭ tial, ĉar ĝi konfirmis ŝian pozicion kaj faris ŝian influon nerezistebla.

De la sano kaj vivo de la malgranda aŭgustino povis dependi la sorto de la tuta imperio, sed Vinicius estis tiel okupita per si mem, per la propra afero kaj la propra amo, ke, preskaŭ ne turninte atenton al la novaĵo de la centuriestro, li respondis:

— Mi volas paroli nur kun Acte.

Kaj li trairis.

Sed Acte ankaŭ estis okupita ĉe la infano kaj li devis longe ŝin atendi. Ŝi venis nur ĉirkaŭ la tagmezo, kun vizaĝo laca kaj pala, kiu je la vido de Vinicius ankoraŭ pli paliĝis.

— Acte — ekkriis Vinicius, kaptante ŝiajn manojn kaj tirante ŝin en la mezon de la atrium — kie estas Ligia?

— Mi volis vin demandi pri ĉi tio — ŝi respondis, rigardante riproĉe en liajn okulojn.

Kaj Vinicius, kvankam li promesis al si, ke li ekzamenos ŝin trankvile, denove premis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti kun vizaĝo, tordita de doloro kaj kolero:

— Ŝi estas for. Oni forkaptis ŝin en la vojo.

Post momento li tamen ekregis sin denove kaj, proksimiginte la vizaĝon al la vizaĝo de Acte, ekparolis tra kunpremitaj dentoj:

— Acte… Se via vivo estas al vi kara, se vi ne volas esti kaŭzo de malfeliĉoj, kiujn vi eĉ ne povas imagi, respondu al mi la veron: ĉu ne la cezaro ŝin forkaptis?

— La cezaro ne forlasis hieraŭ la palacon.

— Je la ombro de via patrino, je ĉiuj dioj! ĉu ŝi ne estas en la palaco?

— Je la ombro de mia patrino, Marcus — ŝi ne estas en la palaco kaj ne la cezaro ŝin forkaptis. Hieraŭ malsaniĝis la malgranda aŭgustino, kaj Nero ne foriĝas de ŝia lulilo.

Vinicius ekspiris. Tio, kio ŝajnis al li plej terura, ĉesis lin minaci.

— Sekve — li diris, sidiĝante sur benkon kaj kunpremante la pugnojn — forkaptis ŝin Aulusoj, kaj tial ve al ili!

— Aulus Plautius estis ĉi tie hodiaŭ matene. Li ne povis paroli kun mi, ĉar mi estis okupita ĉe la infano, sed li demandis pri Ligia Epaphrodituson kaj aliajn el la cezara servantaro, kaj poste li sciigis ilin, ke li venos ankoraŭ por paroli kun mi.