Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ke ĝi iĝu antaŭtempe vana. Krom tio li deziris antaŭ ĉio vidi Acten, supozante, ke de ŝi li povos ekscii la veron. En momentoj trafulmis lin la espero, ke eble li vidos ankaŭ Ligian, kaj ĉe tiu ĉi penso li komencis tremi. Eble ja la cezaro forkaptis ŝin, ne sciante, kiun li forkaptas, kaj hodiaŭ redonos ŝin al li? Sed post momento li forĵetis tiun ĉi supozon. Se oni volus resendi ŝin al li, oni ŝin resendus hieraŭ. Acte sola povis ĉion klarigi, kaj ŝin li devis vidi antaŭ la aliaj.

Konfirminte sin en sia supozo, li ordonis al la sklavoj plirapidigi la paŝojn, envoje pensante senorde jen pri Ligia, jen pri la venĝo. Li aŭdis, ke pastroj de la egipta diino, Pacht, scipovas venigi malsanon, sur kiun ajn ili volas, kaj li decidis ekscii de ili la rimedon. En Oriento oni ankaŭ diris al li, ke la judoj konas iajn sorĉformulojn, per kiuj ili kovras per abscesoj la korpojn de malamikoj. Li havis hejme, inter siaj sklavoj, dekkelkajn judojn, do li promesis al si, ke, reveninte, li ordonos ilin vipi, ĝis ili malkaŝos al li ĉi tiun sekreton. Kun plej granda plezuro li tamen pensis pri mallonga romana glavo, kiu elverŝas torentojn da sango, tiajn ĝuste, kiaj elŝprucis el Cajus Caligula kaj lasis neforviŝeblajn makulojn sur la portika kolono. Li estis nun preta elmurdi la tutan Romon, kaj se iuj venĝemaj dioj promesus al li, ke ĉiuj homoj formortos, krom li kaj Ligia, li konsentus tion.

Antaŭ la arko li kolektis la tutan sobrecon de la pensoj kaj, je la vido de pretorianoj, ekpensis, ke se ili eĉ en plej malgranda grado ĝenos lian eniron, ĝi estos pruvo, ke Ligia estas, laŭ la volo de la cezaro, en la palaco. Sed la supera centuriestro ridetis al li amike, kaj, proksimiĝinte je kelkaj paŝoj, diris:

— Saluton al vi, nobla tribuno. Se vi deziras riverenci antaŭ la cezaro, vi venis en malbona momento kaj mi ne scias, ĉu vi povos lin vidi.

— Kio okazis? — demandis Vinicius.

— La dia malgranda aŭgustino subite malsaniĝis hieraŭ. La cezaro kaj la aŭgustino Poppaea estas ĉe ŝia lito kun kuracistoj, kiujn oni venigis el la tuta urbo.

Ĝi estis grava okazo. La cezaro, kiam naskiĝis al li tiu filino, simple frenezis pro feliĉo kaj akceptis ŝin extra humanum gaudium. Antaŭe ankoraŭ la senato plej solene rekomendis al la dioj la sinon de Poppaea. Oni faris votojn kaj aranĝis en Antiumo, kie la akuŝo okazis, grandiozajn cirkludojn,

95