Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XII

Sed, kiam ili eliris el la portilo antaŭ la domo de Petronius, la estro de la atrium komunikis al ili, ke neniu el la sklavoj, senditaj al la pordegoj, revenis ĝis nun. La atriensis ordonis porti al ili manĝaĵon kaj novan ordonon, ke ili, sub minaco de vippuno, zorge atentu ĉiujn, elirantajn el la urbo.

— Vidu — diris Petronius — sendube ili estas ĝis nun en la urbo, kaj en tiu okazo ni trovis ilin. Ordonu tamen ankaŭ al viaj sklavoj gardi ĉe la pordegoj, nome al tiuj, kiuj estis senditaj por alkonduki Ligian, ĉar tiuj facile ŝin rekonos.

— Mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn — diris Vinicius — sed tuj mi revokos la decidon: ili iru al la pordegoj.

Kaj, skribinte kelkajn vortojn sur vaksokovrita tabuleto, li transdonis ĝin al Petronius, kiu tuj sendigis ĝin en la domon de Vinicius.

Poste ili transiris en la internan portikon kaj tie, sidiĝinte sur marmora benko, komencis interparoli.

La orhara Eunice kaj Iras ŝovis sub iliajn piedojn bronzajn apogilojn, kaj poste, stariginte ĉe la benko tableton, komencis verŝi al ili vinon el belegaj mallarĝakolaj kruĉoj, kiajn oni venigadis el Volatero kaj Cecino.

— Ĉu vi havas inter viaj servistoj iun, kiu konas tiun grandegan ligon? — demandis Petronius.

— Konis lin Atacinus kaj Gulo. Sed Atacinus pereis hieraŭ, kaj Gulon mi mem mortigis.

— Mi bedaŭras lin — diris Petronius. Li vartis sur siaj brakoj ne nur vin, sed min ankaŭ.

— Mi eĉ intencis lin liberigi — respondis Vinicius — sed tio ne gravas. Ni parolu pri Ligia. Romo estas kiel maro…

— Perlojn oni trovas ĝuste en maro… Certe, ni ne trovos ŝin hodiaŭ, nek morgaŭ, sed ni trovis ŝin sendube. Vi nun min kulpigas, ke mi konsilis al vi tiun rimedon, sed la rimedo mem estis bona, kaj iĝis malbona nur tiam, kiam ĝi rezultis malbonon. Vi aŭdis ja de Aulus mem, ke li intencas kun la tuta familio translokiĝi en Sicilion. Tiel la knabino ankaŭ estus for de vi.