Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi postirus ilin — respondis Vinicius — kaj ĉiuokaze ŝi estus sekura, dume nun, se tiu infano mortos, Poppaea mem ekkredos kaj krediĝos al la cezaro, ke kulpa pri tio estas Ligia.

— Jes. Tio ĉi ankaŭ min maltrankviliĝis. Sed la bubino eble ankoraŭ resaniĝos. Kaj se ŝi mortos, eĉ tiam ni trovos iun rimedon.

En tiu ĉi momento Petronius enpensiĝis kaj diris:

— Poppaea konfesas, laŭdire, la religion de la judoj kaj kredas je malbonaj spiritoj. La cezaro estas superstiĉa… Se ni disvastigos la famon, tiom pli, ke se forrabis ŝin nek la cezaro, nek Aulus Plautius, ŝi malaperis efektive mistere. La ligo, tute sola, ne povus tion plenumi. Li devus havi helpantojn, kaj kiel sklavo povus en unu tago kolekti tiom da homoj?

— Sklavoj helpas sin reciproke en la tuta Romo.

— Iu el ili pagos ĝin iam per sia sango. Jes, ili helpas sin, sed ne unuj kontraŭ aliaj, kaj en tiu ĉi okazo oni sciis, ke la viajn ŝarĝos la respondeco kaj puno. Se vi sugestios al viaj sklavoj la ideon pri malbonaj spiritoj, ili senprokraste konfirmos, ke ili vidis la spiritojn per la propraj okuloj, ĉar tio tuj senkulpigos ilin antaŭ vi… Demandu iun prove, ĉu li ne vidis, kiel ili portis Ligian en la aero, kaj je la egido de Zeŭso li tuj ĵuros, ke tiel estis.

Vinicius, kiu ankaŭ estis superstiĉa, ekrigardis Petroniuson kun subita, grandega maltrankvilo.

— Se Ursus ne povis havi helpantojn kaj ne povis forkapti ŝin sola, kiu do ŝin forkaptis?

Sed Petronius komencis ridi.

— Vidu — li diris — oni ekkredos, se eĉ vi jam duone kredas. Tia estas nia mondo, kiu mokas la diojn. Oni ekkredos kaj ne serĉos ŝin, kaj ni dume lokos ŝin ie for de la urbo, en unu el miaj aŭ viaj kampardomoj.

— Tamen, kiu povis ŝin helpi?

— Ŝiaj samkonfesantoj — respondis Petronius.

— Kiaj? Kiun dion ŝi adoras? Mi devus scii tion pli bone, ol vi.

— Preskaŭ ĉiu virino en Romo adoras alian dion. Estas sendube, ke Pomponia edukis ŝin en la kulto al tiu, kiun ŝi mem konfesas, sed kiun ŝi konfesas, mi ne scias. Unu afero estas certa — ke neniu ŝin vidis, oferdonantan al niaj dioj en iu el niaj temploj. Oni eĉ akuzis ŝin, ke ŝi estas kristanino, sed tio ĉi estas nekredebla. La hejma tribunalo purigis ŝin de tiu