Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

suspekto. Pri la kristanoj oni diras, ke ne nur ili adoras azenkapon, sed estas malamikoj de la homa gento kaj plenumas plej malnoblajn krimojn. Sekve Pomponia ne povas esti kristanino, ĉar ŝia virto estas konata, kaj malamikino de la homa gento ne traktus siajn sklavojn tiel, kiel ŝi traktas.

— En neniu domo oni traktas ilin tiel, kiel ĉe Aulusoj — interrompis Vinicius.

— Vi do vidas. Pomponia menciis pri iu dio, kiu estas, laŭ ŝia diro, unu, ĉiopova kaj kompatema. Kien ŝi kaŝis ĉiujn aliajn, estas ŝia afero, sed certe estas, ke tiu ŝia Logoso ne estus ja tre ĉiopova, aŭ, kontraŭe, li devus esti tre mizera dio, se li havus nur du konfesantinojn: Pomponian kaj Ligian, plus ilia Ursus. Sendube ili, tiuj konfesantoj, estas pli multaj, kaj ili helpis al Ligia.

— Tiu kredo ordonas pardoni — diris Vinicius. — Mi renkontis ĉe Acte Pomponian, kiu diris al mi: „Dio pardonu al vi la malbonon, kiun vi faris al Ligia kaj al ni.”

— Ilia dio estas videble ia curator, tre bonvolema. Ha, li vin pardonu, kaj signe de la pardono li redonu al vi la knabinon.

— Mi oferus al li hekatombon. Mi ne volas manĝon, nek trinkon, nekbanon. Mi surmetos malhelan superveston kaj iros vagi tra la urbo. Eble alivestite mi trovis ŝin. Mi estas malsana!

Petronius rigardis lin kun certa kompato. Efektive la okuloj de Vinicius subbluiĝis, la pupiloj brilis de febro; lia nerazita matene vizaĝo kovriĝis per malhela zono sur la fortliniaj makzeloj, la haroj estis en senordo kaj li aspektis vere kiel malsana. Iras kaj la orhara Eunice rigardis lin kunsente, sed li ŝajnis ilin ne vidi kaj ambaŭ, li kaj Petronius, tiel malatentis la ĉeeston de la sklavinoj, kiel ili malatentus ludantajn apud ili hundojn.

— Febro vin konsumas — diris Petronius.

— Jes.

— Do aŭskultu min. Mi ne scias, kion konsilus al vi kuracisto, sed mi scias, kiel mi agus, estante en via situacio. Jen, antaŭ ol tiu knabino estus retrovita, mi serĉus en alia tion, de kio senigis min la foresto de la unua. Mi vidis en via domo belegajn korpojn. Ne neu al mi… Mi scias, kio estas amo, kaj mi scias, ke kiam oni deziras unu virinon, alia ne povas ŝin anstataŭi. Sed en bela sklavino oni ĉiam povas trovi almenaŭ momentan distron…