Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi ne volas! — respondis Vinicius.

Sed Petronius, kiu havis por li efektivan simpation kaj vere deziris moderigi lian suferon, komencis pripensi, kiel tion fari.

— Eble la viaj ne havas plu por vi la ĉarmon de novaĵo — li diris post mallonga tempo — sed (ĉi-momente li komencis rigardi alterne Irason kaj Eunicen, kaj fine metis la manon sur la kokson de la orhara grekino) rigardu bone tiun ĉi hariton. Antaŭ kelkaj tagoj Fonteius Capito la pli juna proponis al mi por ŝi tri belegajn knabetojn el Klazomenoj, ĉar pli mirindan korpon certe eĉ Skopaso ne kreis. Mi mem ne komprenas, kial ĝis nun mi restis indiferenta por ŝi; ne detenis min ja la penso pri Chrysothemis! Jen, mi donacas ŝin al vi, prenu ŝin!

La orhara Eunice, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis en unu momento, kiel tolo kaj, rigardante per teruritaj okuloj Viniciuson, ŝajnis, sen spiro en la brusto, atendi lian respondon.

Sed li saltleviĝis subite kaj, preminte la tempiojn per la manoj, komencis paroli rapide, kiel homo, kiu, konsumate de malsano, volas pri nenio aŭdi.

— Ne! ne! mi ne bezonas ŝin! mi ne bezonas aliajn!… Mi dankas vin, sed mi ne volas! kaj mi iros serĉi Ligian en la urbo. Ordonu alporti al mi gallan superveston kun kapuĉo. Mi iros trans Tibron. Se mi povus ekvidi almenaŭ Ursuson!

Kaj li eliris rapide. Petronius, vidante, ke li efektive ne povas resti surlkoe, ne provis lin haltigi. Konsiderante tamen la rifuzon de Vinicius kiel momentan malinklinon al ĉiu virino, kiu ne estis Ligia, kaj ne volante, ke lia grandanimeco perdiĝu vane, li turnis sin al la sklavino kaj diris:

— Eunice, banu vin, parfumoleu vin kaj ornamu, kaj poste iru en la domon de Vinicius.

Sed ŝi falis antaŭ li sur la genuojn kaj kun manoj kunmetitaj komencis petegi, ke li ne forigu ŝin el sia domo. Ŝi ne iros al Vinicius kaj preferas ĉi tie portadi lignon en hypocaustum, ol tie esti unua inter la servistoj. Ŝi ne volas! ne povas! kaj ŝi petegas lin, ke li ŝin kompatu. Li ordonu ŝin skurĝi ĉiutage, nur ne forsendu ŝin el sia domo.

Kaj, tremante, kiel folio, tiel de timo, kiel de emocio, ŝi etendis al li la manojn, dum li aŭskultis ŝin kun mirego. Sklavino, kiu kuraĝas peti kontraŭ plenumo de ordono, kiu diras: „mi ne volas kaj ne povas”, estis io tiel senekzempla en Romo, ke Petronius komence ne volis kredi al siaj oreloj.